Wannsee - prononco pli-malpli [Vanze:] - aŭ plennome Großer Wannsee - do "granda Wannsee", prononco proksimuma [Gro:sa Vanze:] - estas la tria plej granda el la berlinaj lagoj. Ĝi situas en la urbodistriktoj Spandau kaj Steglitz-Zehlendorf de la germania urbego Berlino, en la sudokcidento de la urba teritorio. Temas pri 2,5 kilometrojn longa golfo de la rivero Havel. La laga surfaco kovras areon de 2,732 kvadrataj kilometroj.

Großer Wannsee
lago
Situo urbodistriktoj Spandau kaj Steglitz-Zehlendorf de Berlino
Ĉefaj fontoj Havel
Ĉefaj elfluoj Havel
Landoj de la baseno Germanio
Datenoj
Koordinatoj 52° 25′ 39″ N, 13° 10′ 23″ O (mapo)52.427513.17305555555629.5Koordinatoj: 52° 25′ 39″ N, 13° 10′ 23″ O (mapo)
Großer Wannsee (Berlino)
Großer Wannsee (Berlino)
DEC
Großer Wannsee
Großer Wannsee
Map
Großer Wannsee
Supermara alteco 29,5 m ü. NHN
Surfaca areo 2,819 km²f5
Maksimuma longo 2,5 kmf6
Akva volumeno 15 416 889 m³f8
Maksimuma profundo 9,79 m[1]
Borda longo1 8,951 km
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

La lago bone taŭgas por banado, kaj ĉe la norda parto de la orienta bordo estas vasta plaĝa naĝejo, kiu en la tempo de fermiteco de Okcidenta Berlino inter la jaroj 1961 kaj 1989 estis esence grava ripozejo kaj feriejo por la okcidentberlinanoj. Krom naĝantoj, precipe hobiaj akvosportantoj, velantoj kaj bretaj velantoj, frekventas ĝin.

Internacie la lago aparte konatiĝis per la fifama Wannsee-konferenco, en kiu la 20-an de januaro 1942 kunvenis 15 altrangaj funkciuloj de Nazia Germanio en lagoborda vilao por detale organizi la Holokaŭston, do la amasmurdon de la eŭropaj judoj kaj certigi pri tio la kunlaboron de ĉiuj naziaj instancoj.

Referenco redakti

 
ekskursa ŝipo sur la lago