Varangal

(Alidirektita el Warangal)

Varangal (varangal; telugue వరంగల్) estas metropolo, la ĉefurbo de la samnoma distrikto Warangal, en la subŝtato Telangano en Barato. Ĝi troviĝas en la dekkana ebenaĵo. Warangal situas ĉ. 145 km-ojn nordoriente de la urbego Hajderabado. Warangal estas hodiaŭ komerca kaj industria centro kun universitatoj.

Varangal
city of India • urbego • setlejo
Administrado
Poŝtkodo 506002
Demografio
Loĝantaro 704 570  (2011) [+]
Loĝdenso 3 562 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 59′ N, 79° 36′ O (mapo)17.97555555555679.601111111111Koordinatoj: 17° 59′ N, 79° 36′ O (mapo) [+]
Alto 302 m [+]
Areo 197,82 km² (19 782 ha) [+]
Varangal (Telangano)
Varangal (Telangano)
DEC
Varangal
Varangal
Situo de Varangal
Varangal (Barato)
Varangal (Barato)
DEC
Varangal
Varangal
Situo de Varangal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Warangal [+]
vdr
Ruino en Warangal

La distrikto Varangal havas areon de 12 846 km², kaj en 2011 havis iom pli ol 3 200 000 loĝantojn, el kiuj pli ol 800 000 loĝas en la urbo Varangal. Ĉirkaŭ la distrikto Warangal estas la distriktoj Karimnagar (norde); Khammam (oriente kaj sudoriente); Nalgonda (sudokcidente), kaj Medak (okcidente). Varangal estas fama loko por mini la graniton, kaj aĉeti kaj vendi la rizon, kotonon kaj tabakon.

Vizitindaj lokoj de urbo Warangal

La Mil-kolona Templo: Ĝi estas bona ekzemplo de la arkitekturo kaj skulptarto de la dinasto Kakatiya [kakatija]. Stelforma kaj trisankteja en la stilo de temploj de la dinasto Ĉalukja, la reĝo Rudra Deva konstruis la templon en 1163.

La fortikaĵo Warangal: Konstruita en 13a jarcento KE, la fortikaĵo Warangal estas 2 km de la stacidomo. Ĝi estis detruita de invadintoj, kaj nun videblas nur ruinoj. La fortikaĵo havis plurajn tavolojn da protektado: unu estis kota muro, 6 metrojn alta; alia granita muro. La fortikaĵo ankaŭ famas pro siaj ŝtonpordegoj, 10 metrojn altaj, ĉizitaj de unuopaj ŝtonoj. Ili nomiĝas la Pordegoj al la Gloro.

La templo Ramappa (aŭ la templo Ramalingeŝvara): Ĝi estas en vilaĝo Palampet, 70 km de Warangal. Ĝi konstruiĝis en 1213. Ĝi estis unu el la plej bonaj ekzemploj de templa arkitekturo de la dinasto Kakatiya.

La templo Bhadra Kali: Ĝi estas supre de monteto inter la monteto Hanmakonda kaj la urbo Warangal. En tiu templo troviĝas statuo de la diino Kali. La templo estas apud la bordo de la rivero "Bhadrakali".

La distrikto Warangal havas multe da aliaj vizitindaĵoj:

  • La templo Siddeŝvara (3-a jarcento de nia erao)
  • Ĝajna templo (2-mil jara)
  • La vilaĝo Pembarti (fama pro siaj latunaĵoj)
  • La templo Sri Viranarajana: Ĉalukja-stila templo (ĉ. 1104 de nia erao)
  • La lago Pakhal: artefarita en 1213 de nia erao; 30 km² granda