Wasterkingen

komunumo de Svislando
Wasterkingen
Blazono de Wasterkingen
Vilaĝeniro de Wasterkingen
komunumo en Svislando • limurbo
Kantono Zuriko
Distrikto Bülach
Koordinatoj  47° 35′ 31″ N 8° 28′ 27″ O / 47.59194 °N, 8.47417 °O / 47.59194; 8.47417 (mapo)Koordinatoj: 47° 35′ 31″ N 8° 28′ 27″ O / 47.59194 °N, 8.47417 °O / 47.59194; 8.47417 (mapo)
Areo 3,94 km²
Alteco 393 m super marnivelo
Poŝtkodo 8195
Komunumkodo 0070
Mapo de Wasterkingen
vdr

Pri la komunumo redakti

Wasterkingen estas komunumo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 557 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

Wasterkingen situas norde de la Rejno en la orienta angulo de la Kampo de Rafz (germane Rafzer Feld) sur la deklivo de la monteto Kaltwang je tri flankoj ĉirkaŭita de germana teritorio, nur je la orienta flanko kun limo al svisa teritorio nome al la komunumoj Hüntwangen kaj Wil ZH. La najbaraj komunumoj germanaj estas sude kaj oriente Hohentengen am Hochrhein kaj norde Klettgau. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la setlejoj Büel, Büelbrunnen, Lengg kaj Wannenloch.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areko de 3,94 km², de kiuj 43,1% estas konvritaj de arbaro, 49,2% servas por agrikulturo kaj 5,3% por setlado; 2,0% estas trafiksurfaco kaj 0,3% akvejoj. [1]

Trafiko redakti

La komunumo per poŝtaŭtobuso estas konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de la vilaĝo datiĝas de la jaro 1102. En la jaro 1701 en Wasterkingen okazis la lasta sorĉista proceso en la Kantono Zuriko, okaze de kiu estis 12 personoj akuzitaj pro sorĉado kaj 8 el ili (7 virinoj kaj 1 viro) kondamnitaj al morto pro kontrakto kun la diablo, kiel la juĝo diris, kaj murditaj. En la jaro 1478 la voktrajtoj pri Wasterkingen kaj la cetera Kampo de Rafz transiris al la libersinjoroj Gradner de Eglisaŭ. Kiam la urbo Zuriko en la jaro 1496 akiris Eglisaŭon ankaŭ la Kampo de Rafz fariĝis zurika kiel parto de la voktdistrikto Eglisaŭ ĝis la jaro 1798. Per la franca invado dum la Helveta Respubliko Hüntwangen transiris al la nova distrikto Bülach, al kiu ĝi ankoraŭ hodiaŭ apartenas.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti

Dosiero:Wasterkingen preghejo 101.JPG|Preĝejo de Wasterkingen