Weiach

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Weiach-Kaiserstuhl (stacidomo).

Weiach estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 993 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Weiach
Blazono de Weiach
Preĝejo en Weiach kun garbejo en tipa stilo de la regiono
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dielsdorf
Koordinatoj  47° 33′ 30″ N 8° 26′ 15″ O / 47.55833 °N, 8.43750 °O / 47.55833; 8.43750 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 30″ N 8° 26′ 15″ O / 47.55833 °N, 8.43750 °O / 47.55833; 8.43750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 993
Areo 9,64 km²
Alteco 390 m super marnivelo
Poŝtkodo 8187
Komunumkodo 0102
vdr

Geografio redakti

Weiach situas je la norda fino de la distrikto Dielsdorf, norde de la monto de Stadel. La nordan limon de la komunumo formas la rivero Rejno, je kies alia flanko situas Germanio.

Ekonomio redakti

En la 60-aj jaro la komunumo ĉefe vivis de la Weiacher Kies AG, kiu ekspluatis ŝtongruzon sur la teritorio de Weiach. Dum la konstruado de la svisa nacistratreto, tiu materialo estis tre bezonata, kio ebligis al Weiach periodon de prospero kaj riĉeco.

Trafiko redakti

Tra Weiach pasas trajnlinio de la kompanio THURBO, kiu ligas Vinterturon tra Bülach kaj Eglisaŭ per la regiontrajnlinio S41 de la Zurika Trafik-Unio kun la germana urbo Waldshut. Per la poŝtaŭtolinio 515 Weiach estas konektita kun la Flughaveno Zuriko.

Historio redakti

Diversaj trovaĵoj pruvis, ke jam en la ŝtonepoko devis vivi homoj en Weiacht. Fundamentoj de du turoj de la Limes el la jaro 370 rememorigas la romian epokon. La unua dokumenta mencio de Weiach datiĝas de la jaro 1271 per la sribmaniero Wiâch. La supera jurisdikcio de Weiach transiris en la jaro 1424 al Zuriko. Zuriko estis en Weiach ĝis la jaro 1798 reprezentita per subvokto. Post la Helveta Revolucio la komunumo estis atribuita al la distrikto Bülach. En la mediacia tempo en la jaro 1814 la komunumo estis transigita al la Prefektujo Regensburg el kiu poste fariĝis la distrikto Dielsdorf.

Aviadilkatastrofo de Alitalia redakti

La 14-an de novembro 1990 aviadilo de la modelo Douglas DC-9-32 de la itala flugkompanio Alitalia koliziis dum alteriĝalflugo la la kurejo 14 de la Flughaveno Zuriko en la teritorio Surgen je alteco de 520 m super la marnivelo kun la monto Haggenberg. Ĉiuj 46 pasaĝeroj kaj la aviadilpersonaro de la flugo AZ 404 mortis.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti