Weida

komunumo en Turingio, Germanio

Weida estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Greiz de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 8205 loĝantojn.

Weida
Blazono
Weida (Germanio)
Weida (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Greiz
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036603
Poŝtkodo 07565–07570
Aŭtomobila kodo GRZ
Oficiala Municipokodo 16076079
Subdivido 2 urbopartoj (Stadtteile): Altstadt, Neustadt
Politiko
Komunumestro Werner Beyer
Partio de komunumestro Partei
Adreso de la administrejo Markt 1
07570 Weida
Demografio
Loĝantaro 8205 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 46′ N, 12° 4′ O (mapo)50.76666666666712.066666666667Koordinatoj: 50° 46′ N, 12° 4′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 231 m
Areo 12,59 km²
Oficiala retejo http://www.weida.de
vdr

Historio redakti

Dum la elorienteŭropaj popolmigradoj la germanoj forlasis la regionon antaŭ la alveno de la slavoj. Ĉirkaŭ la jaro 1000 revenis germanlingvanoj por kultivadi kaj ekonomie uzi arbarojn. La imperiestro de la Sankta Romia Imperio investis tie ĉi dinastion da voktoj kiel oficialulojn. La voktoj de Weida unue endokumente menciitis en 1122. La unua vokto Erkenbert la 1-a venis al Veitsberg/Wünschendorf. Lia filo Erkenbert la 2-a komencigis la konstruon de burgo kiu troviĝis ĉirkaŭ la memstara domo ene de la urbomuroj de sur Wieden. En ties ŝirmo estiĝis eta merkatejo. Poste konstruigis vokto Henriko la 1-a en la jaroj inter 1163 kaj 1193 sur monteto maldekstre de Weida-rivero en triangulo je Auma-rivero la postan kastelon Osterburg. Disde ĝi oni kontrolis la travadejon riveran. Tiu ĉi burgo iĝis poste ĉefa sidejo vokta. Sobe troviĝis la kastela muelejo Schlossmühle pri kiu la unua mencio faritis en 1385. Sur la grundo estas fabriko de ledaĵoj. La restoj de la kastela muelejo malkonstruitis en 1994/95. Alia muelejo (Rothenmühle) la saman jaron menciitis. Ekde 1982 diversaj privatuloj tenadas kaj uzas ĝin. En la Auma-valo tiu ĉi muelejo estas la plej malnova kaj unua grenmuelejo daŭre funkcianta.[1]

Ĉe Weida-rivero estis ankoraŭ kvin aliaj muelejoj:

  1. Katschmühle de 1484; malta kaj olea; funkciante ĝis 1963; malkonstruo en 1992 kun konservo de la loĝejo
  2. Pfortenmühle, sub magistrata ŝirmo inter 1446 kaj 1618; la foseja sistemo estis vera artaĵo; malkonstruo dum konstruo de ledfabriko
  3. Sand- aŭ Walkmühle ene de la urbokerno; dependa de Pforten-muelejo pro prilaboro de tukoj kaj ledo; funkcio ĝis 1920; alikonstruo je loĝejoj
  4. Matthäusmühle en la nova urbokvartalo; mencio unua en 1209
  5. Weidaer Papiermühle, papermuelejo de 1569; brulkonsumiĝo en 1851; paperkomercado ĝis Lepsiko jam en 1592; funkcio ĝis 1851; post fajro la grundo uzatas por konstrui teksejo[2]

Jam en 1209 la merkatejo Weida en dokumento nomiĝis urbo (civitas), sekve temas pri la plej malnova urbo de la turingia Vogt-lando. La belfredo ĝis hodiaŭ atestas la iaman aspekton de la burgo, dume la aliaj partoj venis nur post 1536 farite laŭ renesanca stilo.[3] En dokumento de 1122 menciitis unue certa Erkenbertus de Withaa kiu sin kaj la familiajnojn nomis laŭ la loko. Kutimsidejo de la voktoj de Weida Osterburg-kastelo estis ĝis 1427. Sekve la urbo de kelkaj nomatas lulilo de Vogt-lando. Inter 1621 kaj 1622 estis eĉ monfarejo surloke kie aktivis i.a. la fama ĉefmoneristo Christoph Sundtheim.

Apartenis Weida ĝis 1815 al Saksio kaj ekde 1920 al Turingio. En aŭgusto 1923 okazis okultisma konvenoj, la t.n. Weida-konferenco. En 1943 la urbo iĝis sidejo de la Fizika-teknika regna instituto kies kunlorantoj estis translokiĝintaj disde la ĉefurbo Berlino tien ĉi pro elaeratakoj aliancanaj. En 1945 la aliancanoj ja serviĝis laŭvole de la en Weida koncentriĝinta mensa kapablularo. Malgrandan tempon Weida ŝajne estis la centro de germana fizikista elito..[4]

Ekde 1952 apartenis Weida al GDR-subdistrikto Gera-Land ene de Distrikto Gera. Ekde la 1.7.1994 Weida estas parto de Distrikto Greiz. Dum la Ribelo en GDR en 1953 estis grandaj manifestacioj. En la 18.6.1953 mortpafitis unu manifestaciulo, laboristo ĉe Wismut.[5]

En la 1950-ajj jaroj la urbo gravis ankaŭ kiel dumferia ekskursa kaj tendara centro de junuloj. Aranĝitis tendaro "Junge Freiheit". En la 31.12.2013 venis la komunumoj Hohenölsen, Schömberg kaj Steinsdorf el la aboliciita administradkomunumo Leubatal urbokvartaliĝonte al Weida.

Evoluo enloĝantara redakti

Evoluo de la enloĝantara nombro (ekde 1960, 31-a de decembro):

1836 ĝis 1960

  • 1836: 03.481
  • 1890: 05.550
  • 1925: 10.040
  • 1933: 11.040
  • 1939: 11.156
  • 1946: 13.511 (1)
  • 1950: 12.892 (2)
  • 1960: 12.086

1981 bis 2000

  • 1981: 11.105
  • 1984: 10.805
  • 1985: 10.784
  • 1994: 09.276
  • 1995: 09.117
  • 1996: 09.055
  • 1997: 08.906
  • 1998: 08.738
  • 1999: 08.698

2000 bis 2010

  • 2000: 8.635
  • 2001: 8.532
  • 2002: 8.504
  • 2003: 8.518
  • 2004: 8.499
  • 2005: 8.335
  • 2006: 8.262
  • 2007: 8.114
  • 2008: 7.924
  • 2009: 7.780

ekde 2010

  • 2010: 7.733
  • 2011: 7.648
  • 2012: 7.330
  • 2013: 8.622
  • 2014: 8.657
  • 2015: 8.797
  • 2016: 8.694
Fontoj ekde 1994: Thüringer Landesamt für Statistik

(1) 29.10.
(2) 31.8.

Vidindaĵoj redakti

Gefiloj redakti

Ĝemelkomunumoj redakti

Referencoj redakti

  1. Günter Steiniger: Mühlen an der Auma, der Triebes, der Lauba und im Güldetal Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, 2010, ISBN 978-3-86777-296-9, p. 106–107, 108–113
  2. Günter Steiniger: Mühlen im Weidatal Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, 2010, ISBN 978-3-934748-59-0, p. 197–220
  3. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag, ISBN 3-910141-43-9, p. 198.
  4. Michael Klug: Wie Weida zu seiner Atomuhr kam. Vor 70 Jahren war der thüringische Ort kurzzeitig das Zentrum der deutschen Physikwissenschaft. Thüringische Landeszeitung, 24.3.2012
  5. 17. Juni 1953. Der Schrei nach Freiheit in Thüringen. Ekspozicio de Stiftung Ettersberg en la Turingia Landa Parlamento, junie 2012