Weiningen ZH

komunumo de Svislando
- La mallongigo ZH en Weiningen ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Weiningen..

Weiningen ZH estas komunumo en la distrikto Dietikon, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4118 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Weiningen ZH
Blazono de Weiningen ZH
Preĝejo de Weiningen ZH
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dietikon
Koordinatoj  47° 25′ 16″ N 8° 26′ 8″ O / 47.42111 °N, 8.43556 °O / 47.42111; 8.43556 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 16″ N 8° 26′ 8″ O / 47.42111 °N, 8.43556 °O / 47.42111; 8.43556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4118
Areo 5,41 km²
Alteco 413 m super marnivelo
Poŝtkodo 8104
Komunumkodo 0251
Mapo de Weiningnen
vdr

Geografio redakti

Weiningen situas nordoriente de la rivero Limato. Ĝi konsistas el la du municipoj Weiningen-Dorf kaj Weiningen-Fahrweid. Kiel la nomo ("Wein" en la germana signifas "vino") kaj la vito kun la iloj en la blazono implicas, la vilaĝo vivas de vinkultivado. Per tiu la komunumo troviĝas en kontrasto kun la ceteraj ĉefe industriaj komunumoj de la distrikto Dietikon.

Trafiko redakti

La komunumo estas per poŝtaŭtobuslinioj konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio kaj havas ankaŭ facilan aliron al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Zuriko al Berno respektive Bazelo.

Historio redakti

Una dokumenta mencio de Weiningen datas sub la nomo Winigon de la 8-a de februaro 870. En malfrua mezepoko la plej granda parto de la hodiaŭa komunumteritorio apartenis la riĉaj regensberganoj. Kiam ili malriĉiĝis, la teritorio iom post iom estis vendita la la Monahejo Wettingen respektive Fahr. En la jaro 1435 la voktodistrikton de Weiningen ZH akiris la familio Meyer el Knonau.

Per la revolucio de 1798 la malnovaj servitutoj de la eklezio estingigixis kaj Weinigen kune kun Geroldswil, Oberengstringen, Unterengstringen kaj Oberoetwil integriĝis al la Kantono Zuriko. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ĝis 1803 ĝi unue apartenis al la distrikto Regensdorf, poste ĝis 1814 al la nova distrikto Bülach. De 1814 ĝi estis parto de la distrikto Zuriko, ĝis ĝi je la 1-a de julio 1989 aliĝis al la nove kreita distrikto Dietikon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti