Welmoed Sijtsma (naskiĝis la 11-an de septembro 1990 en Hurdegaryp) estas nederlanda prezentistino, konata de la babilspektaklo Op1.

Welmoed Sijtsma
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1990 (1990-09-11) (33-jaraĝa)
en Hurdegaryp
Lingvoj frisa lingvaro
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater NHL University of Applied Sciences
Okupo
Okupo moderatoro • raportisto • prezentisto
Verkoj Jeugdjournaal
vdr

Vivo redakti

Ŝi naskiĝis en Hardegarijp kaj elkreskis en Leeuwarden. Ŝi akiris en 2014 la gradon Magistro en Ĵurnalismo je la Regna Universitato de Groningen.

NOS redakti

Ekde februaro 2014 ŝi estis redaktorino ĉe la Jeugdjournaal (Junularĵurnalo), unue kiel staĝulino dum ŝia studado, poste kiel sendependa kunlaboristo. Antaŭ tio kaj samtempe ŝi laboris ĉe la Omrop Fryslân (Frisa elsendostacio). De la 11-a de septembro 2015 ĝis inkluzive la 9-a de septembro 2018 ŝi estis ankaŭ unu el la prezentistoj de la NOS Jeugdjournaal (Junularĵurnalo de la NOS).

WNL redakti

Ekde la 3-a de septembro 2018 ŝi estis unu el la prezentistinoj de Goedemorgen Nederland (WNL) (Bonan matenon Nederlando).

Ekde januaro 2020 ŝi prezentas je ĵaŭdo la novan NPO-babilspektaklon Op1 kaj ankaŭ ŝi estis ekde januaro 2020 unu el la prezentistoj de la radioprogramo 't Wordt Nu Laat (Nun fariĝas malfrue) je NPO Radio 2.

Eksteraj ligiloj redakti