Werner von Janowski

Werner von Janowski [WERn(e) fon jaNOvski] estis germana spiono, kiu elŝipiĝis el sekreta submarŝipo fronte al kanada vilaĝo New-Carlisle, en Golfo Chaleur. Tio okazis la 9-an de novembro 1942. Li kaŝis sian uniformon en gundon kaj vestis sin per civila vestaĵo antaŭ ol direkti sin al la loka hotelo.

Lia eta akcento kaj la alumetoj produktitaj en Belgio kaj neniam venditaj en Kanado, malkaŝis lin. La filo de la hotelposedanto - Earle J. Annet - kontaktis la provincan policon por informi ilin pri la suspekto, ke temas pri spiono. La polico arestis lin en trajno al Montrealo. Post detala pridemando, von Janowski senvualigis sin kaj eĉ diris la engrundigejon de sia uniformo. Li akceptis iĝi duobla agento kaj labori por Royal Canadian Mounted Police. Li sendis dum unu jaro kodigitajn informojn al la germanoj kaj ricevis informojn pri sekreta militara organizo. < la sekva artikolo ankoraŭ ne ekzistas kaj tial ne "videblas": Vidu ankaŭ: Kanado dum la Mondmilitoj kaj la Intermilitaj Jaroj -->

Fonto redakti