Westfront Nieuwpoort

Westfront Nieuwpoort estas ekde la fino de 2014 la nova nomo de la monumento konstruita en la belga marborda urbeto Nieuwpoort, honore al la agado de la belga reĝo Albert (1875-1934) kaj liaj soldatoj dum la Unua Mondmilito. Ĝi troviĝas ekster la urbocentro, je la dekstra bordo de la rivero IJzer, tuj apud la kluzaro Ganzepoot. La originala monumento konstruiĝis en 1938, laŭ planoj de Julien de Ridder. En 2014, kadre de la rememoro de la Unua Mondmilito, ĝi estis renovigita en pligrandigita.

Westfront Nieuwpoort
militmonumento [+]

LandoBelgio
SituoNieuwpoort
- koordinatoj51° 8′ 10″ N, 2° 45′ 20″ O (mapo)51.136112.75556Koordinatoj: 51° 8′ 10″ N, 2° 45′ 20″ O (mapo)

Westfront Nieuwpoort (Okcidenta Flandrio)
Westfront Nieuwpoort (Okcidenta Flandrio)
DEC

Westfront Nieuwpoort (Belgio)
Westfront Nieuwpoort (Belgio)
DEC

Map
Westfront Nieuwpoort
Vikimedia Komunejo:  King Albert I Monument (Nieuwpoort) [+]
vdr
Albert I-monumento, 2004
Monumento memore al britaj militistoj kiuj mortis en batalo ĉe Antwerpen en 1914 kaj postaj bataloj en la regiono de Nieuwpoort en 1917

Priskribo redakti

La monumento havas formon de cirklo kun diametro de 30 metroj. Estas dek kolonoj el loka briko, kiuj subtenas cirkloforman trabon, ekde kiu eblas rigardi la ĉirkaŭaĵon.

Sur la centra placo troviĝas rajda statuo de la reĝo, skulpita de Karel Aubroeck. Antaŭ la placo estas monumento de la brita skulpisto Charles Sargeant Jagger el 1928, honore al britaj militistoj: kolono kun la nomoj de mortintoj, gardita de leonoj.

 
Ganzepoot-kluzaro

Westfront Nieuwpoort redakti

Je la 18-a de oktobro 2014, post renovigo kaj pligrandigo, la monumento remalfermiĝis kun nova nomo Westfront Nieuwpoort (Okcidenta Fronto Nieuwpoort). Je la 28-a de oktobro ĝin vizitis ŝtat- kaj registarestroj, i.a. la belga reĝo Filipo kaj la germana kanceliero Angela Merkel.

Nova ekspozicio klarigas la inundigon de la IJzer-poldero per malfermo de la kluzaro Ganzepoot ("ansera piedo", laŭ la formo de la ses kanaloj kiuj tie kunvenas), kiu dum kvar jaroj fiksis la frontlinion en tiu regiono.

En la kela etaĝo estas montrata (en bitigita formo) la grandega Panoramo de la IJzer-batalo en oktobro 2014 de Alfred Bastien.

Krome estas spaco por dumtempaj ekspozicioj.

Eksteraj ligiloj redakti

Westfront Nieuwpoort[rompita ligilo]