WhatsApp

tujmesaĝila kliento

WhatsApp (elparolo Ŭacap, kelkfoje esperantigita kiel Vacapo) estas senpaga plursistema tujmesaĝilo por saĝtelefonoj. Aldone al servo de mallongaj mesaĝoj, la uzantoj povas kundividi bildojn, filmetojn kaj aŭdvidaĵojn. La programaro de la kliento estas havebla por Android, BlackBerry Os, iOS kaj Symbian.

WhatsApp
Aŭtoro WhatsApp LLC (Meta Platforms)
Lasta stabila versio 24.6.77, 2.24.5.76, 2.24.7.25, 2.24.6.78
Operaciumo Android, iOS, BlackBerry OS, KaiOS, retaplikaĵo
Programlingvo Erlang
Lingvo(j) Plurlingva
Evoluigstato En evoluo
Programtipo Tujmesaĝilo
Permesilo Mallibera programaro
Retejo whatsapp.com
vdr
WhatsApp
interreta servo • tujmesaĝila kliento • poŝtelefona aplikaĵoprojekto vd
Dum 24-a de februaro 2009 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Brian Acton • Jan Koum vd
Posedata de WhatsApp LLC vd
Partoprenanta Signal Protocol • qcom.c vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Historio

La firmao WhatsApp Inc. fondis ĝin en Santa Clara, Kalifornio en 2009, Brian Acton kaj Jan Koum, ambaŭ veteranoj de Yahoo!.

En februaro 2014 estis anoncita transpreno de la firmao fare de Facebook kontraŭ 19 miliardoj da dolaroj[1]

En 30-a de novembro 2015, la Android-kliento de WhatsApp ekfaris ligilojn de alia tujmesaĝilo kun la nomo Telegram nealklakebla kaj nekopiebla.[2][3][4] Ĝi estis konfirmita de multoblaj fontoj, ke WhatsApp aktive blokis domajnojn kun la vorto telegram en la fontkodo de la Android-aplikaĵo.[4] WhatsApp ankoraŭ ne donis klarigon por tiu konduto.

Referencoj

  1. Facebook to acquire WhatsApp. novaĵservo de Facebook (19-a de februaro 2014).
  2. Natasha Lomas (1-a de decembro 2015). WhatsApp Is Blocking Links To Rival App Telegram On Android. TechCrunch. Alirita 7-a de december 2015.
  3. Russell Brandom (30-a de novembero 2015). WhatsApp is blocking links to a competing messenger app. The Verge. Alirita 7-a de decembero 2015.
  4. 4,0 4,1 Martim Lobao (1-a de decembero 2015). [Update: Smoking Gun WhatsApp Is Blocking Telegram Links In Its Android App]. Android Police. Alirita 7-a de december 2015.

Eksteraj ligiloj