Whittier (Alasko)

urbo de Alasko en Usono

Whittier estas loko en areo de Valdez-Cordova, de usona federacia ŝtato Alasko, kun 220 loĝantoj.

Whittier
urbo de Usono
Administrado
Poŝtkodo 99693
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 272  (2020) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 60° 46′ N, 148° 41′ U (mapo)60.7742-148.678Koordinatoj: 60° 46′ N, 148° 41′ U (mapo) [+]
Alto 13 m [+]
Areo 51,093182 km² ( 510 9.3 182 ha) [+]
Whittier (Alasko)
Whittier (Alasko)
DEC
Whittier
Whittier
Situo de Whittier
Whittier (Usono)
Whittier (Usono)
DEC
Whittier
Whittier
Situo de Whittier

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Whittier, Alaska [+]
vdr

Whittier situas ĉe la nordorienta marbordo de la Kenaia Duoninsulo ĉe la Passage Canal, okcidente de Prince William Sound. La komunuma areo etendiĝas je 51 km², el kiu 32,5 km² estas lando, 18,5 km² akvo.

Historio redakti

 
Haveno de Whittier (2005)
 
Begich Towers (2008)
 
Buckner Building (2005)

La usona armeo establis tie - pro la protekta situo - dum la dua mondmilito havenon kaj fervojan stacion, kiuj portis la nomon de John Greenleaf Whittier, kiel la proksima Whittier-glaĉero. En 1943 atingis la lokon la Alaska Railroad. La havenon uzis ĝis 1960 la armeo. La Alaska tertremo de 1964 kaj la ekita cunamo kun ĝis 13 m altaj ondoj kaŭzis morton de 13 personoj kaj grave damaĝis la lokon.

La lokon karakterizas du konstruaĵoj el la 1950-aj jaroj. La Begich Towers (pli frue Hodge Building) kaj la Buckner Building, siatempe plej grandaj konstruaĵoj de Alasko, servis kiel loĝejoj por soldatoj kaj administristaj instancoj kaj estis planita kiel "urbo sub unu tegmento". La Buckner Building estas forlasita, fermita ekde 1966, la Hodge Building estis transprenita de Federacia Ŝtato de Alasko kaj trakonstruita en 1973-1974 al apartementa loĝejo. Post renovigo, oni alinomis la 3-partan konstruaĵon al Begich Towers, je estimo de kongresano Nick Begich.

La 14-etaĝan konstruaĵo de Begich Towers loĝigas plimulton de Whittier-anoj, enhavas tutan infrastrukturon de la komunumo, administradon, aĉet-eblecojn, hospitalon, poŝton, bankon, preĝejon, lavejon, hotel-eton, fitnes-ĉambrojn kaj naĝejojn. La lernejo ekstere estas atingebla tra tunelo, tiel oni ne devas forlasi la komplekson. Pro tio, Whittier ankaŭ havas la piknomon "Urbo sub unu tegmento" ("city under one roof").

Ekstere de Begich Towers ekzistas en Whittier aldone magazenego, plua hotelo, kafumejoj ĉe la haveno, same eta muzeo.

Oni povas tie viziti glaĉerojn, insulojn, partopreni en fiŝadaj kaj ĉasadaj eventoj. Oni povas lui boatojn kaj kajakojn.

La loko estas atingebla tra la haveno per ŝipo, tra la tunelo per aŭtomobilo aŭ trajno, tra flughaveon per aviadilo.

Eksteraj ligiloj redakti