Widen

komunumo de Svislando
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Widen Heinrüti (stacidomo) kaj Berikon-Widen (stacidomo).

Widen estas komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3566 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Widen
Blazono de Widen
Reformita preĝejo de Widen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 22′ 0″ N 8° 22′ 0″ O / 47.36667 °N, 8.36667 °O / 47.36667; 8.36667 (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 0″ N 8° 22′ 0″ O / 47.36667 °N, 8.36667 °O / 47.36667; 8.36667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3566
Areo 2,62 km²
Alteco 561 m super marnivelo
Poŝtkodo 8967
Komunumkodo 4081
Mapo de Widen
vdr

Geografio redakti

Widen situas norde de la kulmino de Mutschellen-Pasejo. La komunumo komplete kunkreskis kun la najbarkomunumoj ĉirkaŭ la Mutschellenpasejo.

Sur alteco de 490 m s.m. ekzistas malgranda valo kun lageto, kiu nomiĝas Gyrenweiher kaj sur la monteto Hasenberg ekzistas sur alteco de 695 m s.m. la samnoma setlejo, kiu apartenas la la komunumo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Widen limas en nordo al Bellikon, en nordoriento al Bergdietikon, en oriento al Rudolfstetten-Friedlisberg, en sudoriento al Berikon, en sudo al Zufikon, kaj en okcidento al Eggenwil.

Trafiko redakti

 
Skulpturo sur trafikcirklo en Widen

La trajnhaltejo Berikon-Widen de la Bremgarten-Dietikon-Fervojo situas sur la pasejkulmino de Mutschellen sur la teritorio de la najbara komunumo Berikon. De tie ekzistas ankaŭ poŝtaŭtokonekto al Baden, kiu traveturas kaj servas la komunumon.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A4 situas en en Urdorf en distanco de proksumume 6 kilometroj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Widen datiĝas de la fino de la 12-a jarcento kiel Wyda. En la Acta muricencis de 1140 Widen fakte ne estis eksplicite menciita, kvankam oni povas supozi, ke inter la tie menciita donaco ankaŭ troviĝis bienoj, kiuj situis sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo. En mezepoko Widen apartenis al la Habsburgoj. Bienposedanto en Widen estis la virina Monaĥejo Hermetschwil, filio de la Monaĥejo Muri.

Post la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo Widen fariĝis parto de la kamparvoktejo Baden.

Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 ĝis la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Widen formis kun Eggenwil unu komunumon en la tiama Kantono Baden. Post ties integriĝo al la nova Kantono Argovio en la jaro 1803 Widen fariĝis sendependa de Eggenwil kaj ek de tiam estas komunumo de la nuna distrikto Bremgarten.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti