Widnau

komunumo de Svislando

Widnau (prononcu Vidnaŭ) estas komunumo en la elektodistrikto Rejnvalo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 8 293 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Widnau
Blazono de Widnau
Preĝejo de Widnau
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Rejnvalo
Geografia situo CH1903: 765656 / 252225 (mapo)47.49.6333333333333Koordinatoj: 47° 24′ N, 9° 38′ O; CH1903: 765656 / 252225 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8293
Areo 4,20 km²
Alteco 405 m super marnivelo
Poŝtkodo 9443
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Densbüren
vdr

Geografio redakti

Widnau situas en la Suba Rejnvalo ĉe la bordo de la rivero Rejno, kiu formas la landlimon inter Svislando kaj Aŭstrio. Parto de la municipo Heerbrugg apartenas ankaŭ al la komunumo Widnau. La najbaraj komunumoj de Widnaŭ en Svislando estas Au-Heerbrugg en nordo, Balgach en oriento kaj Diepoldsau en sudo. Meze tra la komunumo fluas la Rheintaler Binnenkanal, kanalo, kiu fluas paralele al Rejno je ĝia orienta flanko en Svislando.

Trafiko redakti

 
Wiesenrainponto inter Lustenau (Aŭstrio) kaj Widnau (Svislando)

De la stacidomo Heerbrugg, kiu situas sur la teritorio de la najbara komunumo Au-Heerbrugg, Widnau facile atingeblas per lokaj aŭtobusoj. La komunumo ankaŭ havas aliron al la svisa aŭtovojo A13, kiu konektas Sankt-Margreto kun Sargans.

Ekonomio redakti

Komence de la 20-a jarcento en Widnau floris la brodadindustrio. en la 1920-aj jaroj la brodado tamen spertis grandan krizon. La sekvo estis senlaboreco kaj formigro. Per la malfermo de la viskozo-fabriko en la jaro 1924 estiĝis tamen alternativo al la brodado. Nuntempe Widnau estas la sidejo de multnobraj etaj kaj mezgrandaj entreprenoj kaj ankaŭ pro sia landlima situo meze en prospera regiono allogas ĉiam novajn firmaojn.

Historio redakti

La komunumo Widnau estiĝis nur en la 1-an de julio 1883 per sendependiĝo de la komunumo Diepoldsau. Widnau estis la lasta nova komunumo en Kantono Sankt-Galdo, kiu estiĝis per sendependiĝo de alia komunumo. Nuntempe la tendenco en Kantono Sankt-Galo estas kuningi komunumojn al pli grandaj novaj komunumoj kaj urboj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti