Wiesbaden

ĉefurbo de Hesio

Wiesbaden [VISbadn] estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Hesio. Ĝi troviĝas 40 km okcidente de Frankfurto ĉe la rivero Rejno. La urbo estas sidejo de kelkaj gravaj germanaj oficejoj (Federacia Kriminala Oficejo, Federacia Statistika Oficejo), malsanulejoj (Germana Kliniko pri Diagnostiko) kaj asekuraj kompanioj. La urbo apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno. Ĝi situas ĉe la suda rando de la mezalta montaro Taunus.

Wiesbaden
Blazono
Wiesbaden (Germanio)
Wiesbaden (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • banloko • rezidejo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • urban district of Hesse • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj
Administrado
Federacia lando Hesio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0611, 06122 (urbopartoj Breckenheim, Delkenheim, Medenbach, Nordenstadt), 06127 (Auringen, Naurod), 06134 (Mainz-Kastel, Mainz-Kostheim)
Poŝtkodo 65183–65207, 55246 (urboparto Mainz-Kostheim), 55252 (Mainz-Kastel)
Aŭtomobila kodo WI
Oficiala Municipokodo 06414000
NUTS DE714
Subdivido 26 urbopartoj (Ortsbezirke, laŭvorte lokaj distriktoj)
Politiko
Komunumestro Sven Gerich
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Schloßplatz 6
65183 Wiesbaden
Demografio
Loĝantaro 283083 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 5′ N, 8° 14′ O (mapo)50.08258.24Koordinatoj: 50° 5′ N, 8° 14′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 117 m
Areo 203,9 km²
Oficiala retejo https://www.wiesbaden.de/
vdr
Wiesbaden Montage.jpg
Wiesbaden Montage

Pro siaj 15 termofontoj kaj mineralfontoj (kiujn uzis jam la romianoj) Wiesbaden estas renoma kuracloko. Krom la klasikisma kuracloka palaco kaj ĉirkaŭa parko en la urbo videblas interalie la urba kastelo, nun parlamentejo de la federacia lando Hesio, kaj aparte interne la varmbanejo Kaiser-Friedrich-Therme, konstruita en secesia stilo.

Historio redakti

 
La Heidenmauer ("pagana muro") de la romia urbo Aquae Mattiacorum
 
Wiesbaden

Klasika antikvo redakti

Kvankam la teritorio de la hodiaŭa Wiesbaden estis loĝata almenaŭ de la neolitika epoko, historiaj skribaĵoj dokumentas kontinuan loĝadon nur post la konstruo de romia fuorto en la jaro 6 de nia erao, kiu gastigis helpan kavalerian unuon. La termofontoj de Wiesbaden estas unue menciita en la enciklopedio Naturalis Historia de Plinio la Maljuna. Ili famis kiel naĝejoj por romiag armeaj ĉevaloj kaj eble kiel la fonto de mineraloj uzita por ruĝa harara tinkturo, tiutempe tre moda inter virinoj en Romo.[1]

La romia setlejo unue estas menciita per la nomo Aquae Mattiacorum (latina por "Akvoj de la Mattiaci") en 121. La Mattiaci estis ĝermana tribo, eble branĉo de la apudaj ĥatoj (Chatti), kiu vivis en la najbareco tiutempe. La vilaĝo ankaŭ aperas kiel Mattiacum la verkaĵo Geographia (2.10) de Ptolemeo. La linio de Romaj landlimaj fortikaĵoj, la Limes Germanicus, estis konstruita en la mezalta montaro Taunus iom norde de Wiesbaden.

La ĉefurbo de la romia provinco Germania Superior, Mogontiacum (la aktuala Majenco), bazo de 2 (kelkfoje 3) romaj legioj, situis tutproksime trans la Rejno kaj estis konektita per ponto ĉe la nuna urboparto Mainz-Kastel (romia "castellum"), forte fortikigita ponto.

La alemanoj, koalicio de ĝermanaj triboj de trans la limeso, kaptis la fuorton ĉ. la jaro 260. Poste, en la 370-aj jaroj, kiam la romianoj kaj alemanoj estis aliancitaj, la alemanoj gajnis kontrolon de la areo de Wiesbaden kaj ricevis la taskon zorgi pri ĝia defendo kontraŭ aliaj ĝermanaj triboj.

Mezepoko redakti

Post kiam la Frankoj sub Klodvigo venkis la alemanojn en la batalo de Zülpich (tiutempe TolbiacTulpiacum) en 496, la frankoj iom post iom tra la 6-a jarcento delokigis la alemanojn el la urbo Wiesbaden al la ĉirkaŭaĵo. En la 8-a jarcento, Wiesbaden iĝis loko de reĝa palaco de la franka regno. La unua dokumentita uzo de la nomo Wiesbaden estas per Einhard, la biografo de Karolo la Granda, kies skribaĵoj mencias "Wisabada" iam inter 828 kaj 830.

Kiam la franka Karolida Imperio disiĝis en 888, Wiesbaden estis en la orienta duono, nomata Orientfranka imperio (kiu poste evoluis al la Sankta Romia Imperio). La urbo estis parto de Frankonio, la koro de la orienta imperio. En la 1170-aj jaroj, la grafoj de Nassau ricevis la areon ĉirkaŭ Wiesbaden kiel feŭdo. Kiam Frankonio diseriĝis en la frua 13-a jarcento, Nassau aperis kiel sendependa ŝtato kiel parto de la Sankta Romia Imperio.

En 1232 Wiesbaden iĝis libera regna urbo de la Sankta Romia Imperio. Tamen, en 1242, dum la milito de imperiestro Frederiko la 2-a kontraŭ la Papo, la ĉefepiskopo de Majenco, Siegfried la 3-a, ordigis la detruon de la urbo.

Wiesbaden revenis al la kontrolo de la dinastio Nassau en 1270 sub grafo Walram la 2-a de Nassau-Weilburg. Tamen, la urbo Wiesbaden kaj la kastelo ĉe Wiesbaden-Sonnenberg estis denove detruitaj en 1283 en konflikto kun la grafoj de Eppstein.

Adolf, filo kaj posteulo de Walram, poste iĝis reĝo de Germanio de 1292 ĝis 1298. En 1329, sub Gerlach la 1-a, filo de Adolf, la domo de Nassau kaj sekve, Wiesbaden, de la imperiestro Ludoviko la 4-a ricevis la rajton de monerofarado.

En 1355, la graflando Nassau-Weilburg estis dividita inter la filoj de Gerlach. La graflando Nassau, la posedaĵoj estus subdividitaj multfoje inter heredantoj, kaj iuj denove kunuiĝis kiam dinastia linio formortis. Wiesbaden iĝis la sidejo de la graflando Nassau-Wiesbaden sub grafo Adolf la 1-a (1307-1370), plej aĝa filo de Gerlach. En 1605 ĝi denove iĝis parto de la graflando Nassau-Weilburg.

Moderna epoko redakti

Pro ĝia partopreno en la ribeloj de la Germana Kamparana Milito de 1525, Wiesbaden perdis ĉiujn privilegiojn por pli ol kvardek jaroj. Dum tiu tempo, Wiesbaden iĝis protestantisma kun la nomumo de Wolf Denthener kiel unua luterana pastro la 1-an de januaro 1543. La saman tagon, la unua latina lernejo estis malfermita, preparante lernantojn por la gimnazio en Idstein. En 1566 la privilegioj de la urbo estis restarigitaj.

La plej malnova restanta konstruaĵo de Wiesbaden, la malnova urbodomo, konstruiĝis en 1609 kaj 1610. Neniuj pli malnovaj konstruaĵoj estas konservitaj pro du incendioj en 1547 kaj 1561. En 1648, ĉe la fino de la detruega tridekjara milito, kronikoj rakontas ke en Wiesbaden restis apenaŭ 40 loĝantoj. En 1659, la duklando Nassau-Weilburg dividiĝis denove. Wiesbaden iĝis parto de la duklando Nassau-Usingen. En 1744, la ĉefurbo de Nassau-Usingen translokiĝis al Biebrich (nun urboparto de Wiesbaden). En 1771, la grafo de Nassau-Usingen donis koncesion por vetludado en Wiesbaden. En 1810, la urba kazino (germane: Spielbank, "ludbanko") estis malfermita en la malnova kuraca palaco Kurhaus. Vetludado estis poste malpermesita per la prusiaj aŭtoritatoj en 1872.

Kiel rezulto de venko de Napoleono super Aŭstrio en la Batalo de Austerlitz, la Sankta Romia Imperio estis malfondita en 1805. La 12-an de julio 1806, 16 ŝtatoj en la eksa Sankta Romia Imperio inkluzive de la duklandoj Nassau-Usingen kaj Nassau-Weilburg, formale kunligiĝis en la Rejna Federacio. Napoleono estis ĝia "protektanto". Sub premo de Napoleono, ambaŭ duklandoj kunfandiĝis por formi la duklandon Nassau la 30-an de aŭgusto 1806.

 
monumento por armeanoj de la duklando Nassau mortintaj en la Batalo de Waterloo

En la Viena Kongreso de 1815, la Duklando Nassau eniris la Germanan Federacion. La ĉefurbo de Nassau translokiĝis de Weilburg al Wiesbaden, kaj la urbo iĝis la duka rezidejo. Komenciĝis forta konstrua aktiveco por doni al la urbo superban aspekton. La plejparto de la historia centro de Wiesbaden datiĝas el tiu tempo.

 
la "merkata kirko", desegnita de Carl Boos - ĝia novgotika spajro dominas la "historian kvinangulon" de la urbocentro

En la revolucio de 1848, 30 000 civitanoj de Nassau kunvenis en Wiesbaden la 4-an de marto. Ili postulis konstitucion de la duko, kiun ili ricevis.

En la Aŭstra-Prusa Milito de 1866, Nassau alianciĝis flanke de Aŭstrio. Tiu decido kondukis al la fino de la duklando. Post la aŭstra malvenko Nassau estis aneksita de Prusio kaj iĝis parto de la prusa provinco Hesio-Nassau. La senpovigita duko Adolfo de Nassau en 1890 iĝis la Grandduko de Luksemburgo (vidu Domo de Nassau). Tio rezultis esti feliĉa ŝanĝo por la urbo, kiu sekve iĝis internacia kuracloko: Apogeo en konstruo komenciĝis post kiam la germania aristokratio sekvis la antaŭecon de la imperiestroj el la hohencolerna dinastio kiuj komencis ĉiujarajn vojaĝojn al Wiesbaden. La periodo fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento estas konsiderata la glora tempo de la urbo. Imperiestro Vilhelmo la 2-a vizitis la urbon regule en somero, tiel ke ĝi iĝis neoficiala "somera rezidejo". La urbo ankaŭ estis populara inter la rusia nobelaro. En la ĉirkaŭaĵo de la rusia imperia kortego, multnombraj nobeloj, artistoj kaj riĉuloj negocistaj ekloĝis en la urbo. Multaj riĉaj personoj elektis Wiesbaden kiel loko de emeritiĝo, ĉar ĝi egale proponis altnivelan libertempon kaj medicinan traktadon. En la lasta parto de la 19-a jarcento, Wiesbaden iĝis la germana urbo kun plej multaj milionuloj.

En 1894, la nuna Hesia Ŝtata Teatro, desegnita de la vienaj arkitektoj Fellner kaj Helmer, estis konstruita nome de la imperiestro Vilhelmo la 2-a.

Post la Unua Mondmilito redakti

Post la Unua Mondmilito, Wiesbaden falis sub la aliancana okupo de la Rejnlando kaj estis okupita fare de la franca armeo en 1918. En 1921, la Visbadena Interkonsento pri germana kontribo al Francio estis subskribita en la urbo. En 1925, Wiesbaden iĝis la ĉefsidejo de la Brita Rejna Armeo ĝis la retiro de okupa armeo el la Rejnlando en 1930.

En 1929, flughaveno estis konstruita en la urboparto Erbenheim sur la loko de antaŭa ĉevalkonkursejo. En 1936, ĉastrupo de la nazia aerarmeo Luftwaffe estis postenigita tie.

En la pogromo "kristala nokto" de la 10-a de novembro 1938, la granda urba sinagogo sur la monto Michelsberg estis detruita. La sinagogo estis fasonita fare de Phillip Hoffmann kaj konstruita en 1869. Alia sinagogo en la urboparto Bierstadt same detruiĝis. Kiam la nazioj enpotenciĝis en Germanio, ekzistis 2 700 judoj vivantaj en Wiesbaden. Antaŭ junio 1942 preskaŭ ĉiuj el ili estis deportitaj al la koncentrejoj en Pollando.

Generalo Ludwig Beck de Wiesbaden estis unu el la planistoj de la Atenco de la 20-a de julio 1944 kontraŭ Adolf Hitler. La kunkonspirantoj antaŭvidis ke Beck estu la estonta ŝtatestro de Germanio post la eliminado de Hitlero. La intrigo malsukcesis, kaj Beck estis devigita memortigi sin. Hodiaŭ, la urbo ĉiujare aljuĝas premion Ludwig Beck por civila kuraĝo.

La luterana pastoro kaj teologo Martin Niemöller, fondinto de la rezistomovado Konfesanta Eklezio kontraŭ la nazioj, estas honora civitano de Wiesbaden. Li prezentis sian lastan predikon antaŭ sia aresto en la merkata kirko de la urbo.

Post la Dua Mondmilito, la ŝtato Hesio (en 1945-1946 nomata "Grand-Hesio") estis establita, kaj Wiesbaden iĝis ĝia ĉefurbo, kvankam la proksima urbo Frankfurto ĉe Majno estas multe pli granda kaj enhavas multajn registarajn oficejojn de Hesio. Wiesbaden tamen suferis multe malpli ol Frankfurto kaj Darmstadt de elaviadila bombado. Ekzistas persista onidiro ke la Usona Aerarmeo indulgis la urbon kun la intenco igi ĝin postmilita centra sidejo, sed respondeculoj de la Usona Aerarmeo daŭre nomas tion mito. Ĉiukaze fakte Wiesbaden de 1953 ĝis 1973 iĝis la centra eŭropa sidejo de la Usona Aerarmeo.

Vidindaĵoj redakti

Gravuloj redakti

Partneraj urboj redakti

La urba partnereco inter Wiesbaden kaj Klagenfurt datiĝas el la jaro 1930 kaj estis la unua urba partnereco tutmonde.

Esperanta agado redakti

De la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 2015 en la urbo okazis la 71-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO.

Esperantistoj de Wiesbaden redakti

Referencoj redakti

  1. Csysz, Walter: Wiesbaden in der Römerzeit. Aalen: Theiss-Verlag, 2000

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  Administra divido de Hesio
distriktaroj

distriktaro Kassel (la nordo) | distriktaro Gießen (la mezo) | distriktaro Darmstadt (la sudo)

distriktoj

Bergstraße | Darmstadt-Dieburg | Fulda | Gießen | Groß-Gerau | Hersfeld-Rotenburg | Hochtaunus | Kassel | Lahn-Dill | Limburg-Weilburg | Main-Kinzig | Main-Taunus | Marburg-Biedenkopf | Odenwald | Offenbach | Rheingau-Taunus | Schwalm-Eder | Vogelsberg | Waldeck-Frankenberg | Werra-Meißner | Wetterau

eksterdistriktaj urboj

Darmstadt | Frankfurto ĉe Majno | Kaselo | Offenbach | Wiesbaden