Wilfred BION, plennome Wilfred Ruprecht Bion (naskiĝis la 8-a de septembro 1897 en Mathura, Barato; mortis la 8-an de novembro 1979 en Oksfordo, Anglio) estis brita kuracisto kaj psikoanalizisto. Li gvide antaŭenigis la metodaron de grupa psikoanalizo kaj kontribuis al la kompreno de la pensado de skizofreniaj pacientoj kaj de ilia terapiado.

Wilfred Bion
Wilfred Bion en 1916
Wilfred Bion en 1916
Persona informo
Naskiĝo 8-a de septembro 1897
en Mathura, Batato
Morto 8-a de novembro 1979
en Oksfordo, Anglio
Mortokialo leŭkemio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono • Reĝina Kolegio
Okupo
Okupo psikiatro • psikoanalizisto
vdr

Vivo redakti

Wilfried Bion naskiĝis en Barato kiel filo de brita inĝeniero pri akvumaj sistemoj. En aĝo de 8 jaroj li estis sendita al internuleja lernejo en Britio kaj neniam revenis al Barato. En la Unua Mondmilito li estis soldato en tanka unuo, kaj el atako, kontraŭ kiu li antaŭe plenforte protestis, nur la teamo de lia tanko revenis viva – li ricevis soldatan honorigon pro tiu atako. Post la milito li en Oksfordo studis historion, kaj dum la studo montriĝis elstara naĝisto kaj futbalisto. Post li mallonge laboris kiel instruisto, kaj poste komencis studadon de medicino en Londono. Interalie li studis ĉe la cerboĥirurgo Wilfred Trotter, kies verkaĵo Instincts of the Herd in Peace and War ("instinkto de la grego en paco kaj milito, 1916) influis lin.

En 1932 li kiel kuracisto eklaboris en la kliniko Tavistock Clinic, kiu en 1920 fondiĝis kiel psikoterapia kliniko kun aparta fokuso de psikoanalizo por la terapiado interalie de soldatoj traŭmatigitaj en la unua mondmilito. Inter liaj pacientoj estis la verkisto Samuel Beckett. En 1938 li komenciĝis psikoanalizan edukon ĉe John Rickman, sed la Dua Mondmilito interrompis ĝin. Rickman kaj Bion nun kune laboris kiel kuracistoj en la armea malsanulejo de Northfield. Bion konceptis grupan eksperimenton, por testi la kapablojn de partoprenantaj soldatoj iĝi oficiroj – ĝis la nuntempo tiu eksperimento sukcese aplikiĝas. Samtempe li kolektis spertojn en la grupa psikoterapio de traŭmatigitaj soldatoj. Antaŭ la dua mondmilito li estis edziĝinta, sed la edzino mortis rapide post la nasko de filino – sekve Wilfried Bion estis liberigita el la armea servo, por povi zorgi pri la filineto. Post la milito li revenis al la kliniko Tavistock kaj iĝis membro de la organiza teamo, kiu planis fondon de la Tavistock-Instituto pri Homaj Rilatoj – institucio kiu poste iĝis grava elemento de la brita prisana sistemo. Inter la jaroj 1946 kaj 1952 li psikoanalize edukiĝis ĉe Melanie Klein. Inter la jaroj 1948 kaj 1951 li verkis plurajn fundamentajn eseojn pri grupa psikoterapio, kiuj en 1961 kune publikiĝis en libro titolita Experiences in Groups ("spertoj en grupoj"). En tiu periodo li ankaŭ konatiĝis kun sia dua edzino Francesca.

Inter la jaroj 1962 kaj 1965 li estis prezidanto de la Brita Psikoanaliza Societo. Inter la jaroj 1968 kaj 1979 li vivis en Los-Anĝeleso, Usono, kaj lia verka stilo ŝanĝiĝis de pli klara, matematika lingvaĵo al stilo kiu laŭ juĝo de la kolego Robert M. Young laŭeble similu al "voĉo el la interno de la nekonscio". La tri volumoj de la verkaĵo A Memoir of the Future, "memoraĵo de la estonto", kiuj ekestis en la 1970-aj jaroj, konsideriĝas aparte malfacile legeblaj.

En 1979 li revenis al Oksfordo kaj planis kun sia kolego kaj amiko Donald Meltzer instali propran psikoanalizan kursaron. La plano tamen ne realiĝis, ĉar jam du monatojn poste li mortis.

Verkaĵoj (elekto) redakti

  • The War of Nerves ("la milito de nervoj"), en: Miller kaj Crichton-Miller (eld.), The Neuroses in War, Londono 1940, paĝoj 180 ĝis 200
  • Intra-Group Tensions in Therapy ("engrupaj tensioj en terapioj"), en: Lancet 2 (1943), ankaŭ en: Experiences in Groups, Londono 1961
  • Leaderless Group Project ("projekto de sengvidanta grupo"), en: Bulletin of the Menninger Clinic 10 (1946), paĝoj 77 ĝis 81.
  • Psychiatry in a Time of Crisis ("psikiatrio en tempo de krizo"), en: British Journal of Medical Psychology 21 (1948)
  • Experiences in Groups ("spertoj en grupoj"), en: Human Relations, 4 Bde., 1948-1951, ankaŭ en: Experiences in Groups, Londono 1961
  • The Imaginary Twin, Read to the British Psychoanalytical Society ("La imagita ĝemelo. Prelego al la Brita Psikoanaliza Societo"), 1-a de novembro 1950, en: Second Thoughts, Londono 1967
  • Group Dynamics: a Review ("Grupa Dinamiko - recenzo"), en: International Journal of Psycho-Analysis 33 (1952), ankaŭ en: M. Klein, P. Heimann kaj R. Money-Kyrle (eld.): New Directions in Psychoanalysis, London, 1955, paĝoj 440-477, ankaŭ en: Experiences in Groups, Londono 1961
  • Notes on the Theory of Schizophrenia. Read in the Symposium "The Psychology of Schizophrenia" at the 18th International Psycho-Analytical Congress ("Notoj pri la teorio de skizofrenio. Prelego en la simpozio "la psikologio de skizofrenio" en la 18-a internacia psikoanaliza kongreso"), Londono, 1953, en: International Journal of Psycho-Analysis 35 (1954), ankaŭ en: Second Thoughts, Londono 1967
  • The Development of Schizophrenic Thought ("la evoluo de skizofrenia pensado"), en: International Journal of Psycho-Analysis 37 (1956), ankaŭ en: Second Thoughts, Londono 1967
  • Language and the Schizophrenic ("lingvo kaj la skizofrenulo"), en: M. Klein, P. Heimann kaj R. Money-Kyrle (eld.): New Directions in Psychoanalysis, Londono 1955, paĝoj 220-239
  • The Differentiation of the Psychotic from the Non-Psychotic Personalities ("la diferencigo de la psikozaj de la nepsikozaj personecoj"), en: International Journal of Psycho-Analysis 38 (1957), ankaŭ en: Second Thoughts, Londono 1967
  • On Arrogance ("pri aroganteco"), 20th International Congress of Psycho-Analysis, Parizo (1957), en: Second Thoughts, Londono 1967
  • On Hallucination ("pri halucinado"), en: International Journal of Psycho-Analysis 39 (1958), ankaŭ en: Second Thoughts, Londono 1967
  • Attacks on Linking ("atakoj pri ligado"), en: International Journal of Psycho-Analysis 40 (1959), ankaŭ en: Second Thoughts, Londono 1967
  • Experiences in Groups ("spertoj en grupoj"), Londono 1961
  • A Theory of Thinking ("teorio de spirado"), en: International Journal of Psycho-Analysis 43 (1962), ankaŭ en: Second Thoughts, Londono 1967
  • Learning from Experience ("lernado el sperto"), Londono 1961
  • Elements of Psycho-Analysis ("elementoj de psikoanalizo"), Londono 1963
  • Transformations, Londono 1965
  • Catastrophic Change ("katastrofa ŝanĝo"), Bulletin of The British Psychoanalytical Society 1966, N-ro 5
  • Second Thoughts ("duaj pensoj"), Londono 1967
  • Notes on Memory and Desire, en: Psycho-Analytic Forum Bd. 2 (1967) N-ro 3, paĝoj 271-280, ankaŭ en: E. Bott Spillius (eld.): Melanie Klein Today Bd. 2: Mainly Practice, Londono 1988, paĝoj 17-21
  • Attention and Interpretation, Londono 1970
  • Bion's Brazilian Lectures 1, Rio-de-Ĵanejro 1973, ankaŭ en unu volumo, Londono 1990
  • Bion's Brazilian Lectures 2, Rio-de-Ĵanejro 1974, ankaŭ en unu volumo, Londono 1990
  • A Memoir of the Future, Book 1: The Dream, Rio-de-Ĵanejro 1975, volumoj 1 - 3 kun The Key en unu volumo. Londono 1991
  • Evidence, en: Bulletin of the British Psychoanalytical Society n-ro 8 (1976), ankaŭ en: Clinical Seminars and Four Papers, Abingdon 1987
  • Interview with A. G. Banet junior, en: Group and Organisation Studies 1 (1976) N-ro 3, paĝoj 268 - 285
  • A Memoir of the Future, Book 2: The Past Presented, Rio-de-Ĵanejro 1977 (vidu volumon 1)
  • Two Papers: The Grid and Caesura, Rio-de-Ĵanejro 1977, ankaŭ Londono 1989
  • On a Quotation from Freud, en: Borderline Personality Disorders, Novjorko 1977, ankaŭ en: Clinical Seminars and Four Papers, Abingdon 1987
  • Emotional Turbulence, en: Borderline Personality Disorders, Novjorko 1977, ankaŭ en: Clinical Seminars and Four Papers, Abingdon 1987
  • Four Discussions with W. R. Bion, Perthshire 1978, ankaŭ en: Clinical Seminars and Other Works, Londono 1994
  • Making the Best of a Bad Job, en: Bulletin of the British Psycho-Analytical Society, Feb. 1979, ankaŭ en: Clinical Seminars and Four Papers, Abingdon 1987
  • A Memoir of the Future, Book 3: The Dawn of Oblivion, Rio-de-Ĵanejro 1979 (vidu volumon 1)
  • Bion in New York and Sào Paolo, eldoninto Francesca Bion, Perthshire 1980
  • A Key to A Memoir of the Future, eldoninto Francesca Bion, Perthshire 1981 (vidu volumon 1)
  • The Long Weekend: 1897-1919 (Part of a Life), eldoninto Francesca Bion, Abingdon 1982
  • All My Sins Remembered (Another Part of a Life) and The Other Side of Genius: Family Letters, eldoninto Francesca Bion, Abingdon 1985
  • Seminari Italiani, eldoninto Francesca Bion, Romo 1985
  • Clinical Seminars and Four Papers, eldoninto Francesca Bion, Abingdon 1987
  • Cogitations, eldoninto Francesca Bion, Londono 1992
  • Taming Wild Thoughts, eldoninto Francesca Bion, Londono 1997
  • War memoirs 1917 - 1919, eldoninto Francesca Bion, Londono 1997
  • Seminar Held in Paris, July 10th 1978, registrita fare de Francesca Bion

Eksteraj ligiloj redakti