Wilfried Haslauer la pli juna

aŭstra politikisto

Wilfried HASLAUER la pli juna (naskiĝinta la 3-an de majo 1956 en Salzburg) estas aŭstra juristo kaj politikisto ene de la Aŭstria Popola Partio/ÖVP. Ekde junio 2013 li estas ministroprezidento (germane: Landeshauptmann) de Salcburgio.

Wilfried Haslauer la pli juna
Persona informo
Wilfried Haslauer
Naskiĝo 3-an de majo 1956 (1956-05-03) (67-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Partio Aŭstria Popola Partio vd
Familio
Patro Wilfried Haslauer la malpli juna vd
Profesio
Okupo politikistojuristo vd
Aktiva en Salcburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Jam lia patro Wilfried Haslauer la malpli juna estis ege ŝatita salcburgia ministroprezidanto inter 1977 kaj 1989. Li pasigis la junulajn jarojn en Neumarkt am Wallersee kie li frekventis ankaŭ la bazlernejon. Post la abiturienta ekzameno trapasita ĉe la Akademia gimnazio Salzburg li studis jursciencojn ĉe la Salcburga universitato de Salzburg kaj ĉe la Universitato de Vieno. Finstudo lia iĝis en 1979 per doktoriĝo; pluse Haslauer parte studis politikan ekonomion. Post la ĉetribunala jaro deviga en Vieno kaj Salzburg li decidis fariĝi advokato. Inter 1985 kaj 2004 li tiumetie memstare laboris kune kun kvar partneroj en Salzburg. Li estas membro en la studentaj korporacioj K.ö.St.V. Almgau Salzburg (ene de MKV) kaj ĉe Rheno-Juvavia Salzburg, Babenberg Wien kaj Rupertina Salzburg (ene de ÖCV). Li estas edziĝinta kaj havas kvar infanojn.

Kariero politika redakti

Wilfried Haslauer laboris en la pensad-fabriko de ÖVP, ĉe Seebrunner Kreis kaj ĉe la politika-historia esplorinstituto "Dr.-Wilfried-Haslauer-Bibliothek". Estante bonkonata inter ekonomiaj kaj partiaj fakuloj li metitis en 2004 sur la pinton de la salcburgia filio de ÖVP. En la 28.4.2004 li iĝis vic-ministroprezidento sub la socialdemokratino Gabi Burgstaller kaj paralele partiestro. Li aparte responsis pri ekonomiaĵoj, turismo, esploradoj enentreprenaj, komunumoj, trafiko, landaj muzeoj kaj galerioj, kulturaj specialprojektoj.

Post sukceso de ÖVP en printempo 2013[1] li elektitis ministroprezidento en la 19.6.2013.[2] En la 22.4.2018 li denove kaj fulme sukcesis danke al eĉ multe pli da voĉdonoj en lia favoro.[3]

Verkoj (elekto) redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti