John Wilhelm Franz BENARY (naskiĝinta en la 2-a de majo 1888 en Erfurto, mortinta en 1955 en Kalifornio) estis germana psikologo, eldonisto kaj komercisto.

Wilhelm Benary
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1888 (1888-05-02)
en Erfurto
Morto 1-an de januaro 1955 (1955-01-01) (66-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Margot Benary-Isbert
Okupo
Okupo psikologo
vdr
Wilhelm Benary ĉ. la jaro 1920

Trejnado redakti

Estante nevo de la fama Ernst Benary li frekventis la erfurtan Konsilantargimnazion, kie li trapasis la abiturientan ekzamenon en la 1907-a jaro. Post unu semestro da filozofistudoj ĉe la Universitato de Freiburg im Breisgau li soldatis kaj kontinuigis tiajn studojn en Vroclavo. Post restadoj en Vroclavo, Erfurto kaj Berlino li prezentis la unuan sportpsikologian disertaĵon de Germanio sub la titolo Die psychologische Theorie des Sports. Lia doktoriginto estis William Stern. Sekvis post la doktoriĝo en 1913/14 stipendio en Londono, poste li aranĝis en la domo gepatra en Erfurto privatan lernejon. En la Etnologia muzeo de Frankfurt am Main li prepariĝis ekde 1914 al ekspedicio al Nova Gvineo, verŝajne instigite per la skribaĵoj Über das Denken der Naturvölker de Max Wertheimer kaj la kolekto de sudmaraĵoj de sia samurbano Wilhelm Knappe. Pro la militeksplodo Benary eksoldatis en Rusio kaj la intencita ekspedicio neniam okazis. En la menciita muzeo li konatiĝis kun la sekretariino Margot Isbert kiun li edzinigis en la jaro 1917-a en Hamburgo; naskiĝis al ili filino en 1921.[1]

Scienca laborado redakti

 
Benary-kruco

William Stern, kiu intertempe deĵoris en Hamburgo venigis Benari en 1917 en sian instituton por evoluigi atentkreskad-ekzamenojn por observantoj de flugmaŝinoj. Post la fino de la milito tiaj laboroj ĉesis sed Stern estis ebliginta al Benary regule publikadi. Krome Benary iĝis membro de la societo "Gesellschaft für experimentelle Psychologie" kaj partoprenis i.a. en 1921 ĉe la Marburga kongreso. Tamen ne pretigis sin altlerneja kariero por li en la postmilita Hamburgo. De 1919-22 Benary laboris kiel volontulo ĉe la neŭrologo Kurt Goldstein esplorante kazojn de blindo por formoj. En 1922-23 li laboris ĉe la psikologia instituto de Wolfgang Köhler en Berlino, krome li regule verkis por la fakgazeto Psychologische Forschung.

Dum tiu ĉi fazo li ankaŭ kreis la t.n. Benary-krucon per kiu montritu ke same helaj surfacoj povus malsame aperi apartentante al diversaj objektoj. Konkludeblus tial ke kontrastodifino faratus ne nur per la retino sed ankaŭ per la kristalino.[2] Konsistigas la Benary-krucon nigra kruco sur blanka fono. En per du krucbranĉoj formita angulo troviĝas griza triangulo. Sama griza triangulo estas parto de unu el la kructraboj. Ambaŭ trianguloj de du flankoj enkadrigatas per la nigra koloro de la kruco, tiel ke ilia malsimila percepto ne povas esti eksplikita per lata obstrukco. Ĉar unu triangulo donatas al pli hela fono kaj la alia al la nigra kruco, la ekster la kructraboj kuŝanta triangulo aperas kvazaŭ estus pli malhela ol la sur la trabo kuŝanta triangulo.[3]

Eldonejo redakti

En 1924 fondis Benary en Erlangen la eldonejojn "Weltkreis-Verlag" kaj "Verlag der philosophischen Akademie Erlangen". Fokusoj de la publicitaĵoj estis pri novkantanismo kaj filozofio de lingvo. Sed oni ankaŭ eldonis aventurajn librojn. Inter la aŭtoroj, kies verkoj aperis ĉe Benary, nombriĝis i.a. Bertrand Russell, Rudolf Carnap, Moritz Schlick kaj Hans Cornelius. Aperis ankaŭ la skribaĵo Geschicklichkeit in Sport und Industrie de Tom Hatherley Pear, en traduko de la edzino de Benary. Post bankroto Benary translokiĝis en 1927 Berlinon kaj daŭrigis la zorgon pri ambaŭ eldonejoj - sed nur post separiĝo de la ĝistiama kompaniano Friedrich Krische. En 1928 ambaŭ eldonejoj kunfandiĝis sub la nomo "Verlag Dr. Wilhelm Benary" aufgingen. En 1928 Benary eldonis la unuan memstaran verkon de Rudolf Arnheim, Stimme von der Galerie.

Laboro en la familia entrepreno redakti

De 1929-30 Benary laboris kiel asistento ĉe la berlina universitato.[4] Poste li revenis en sian naskiĝurbon, kie li tenadis ankoraŭ ĝis 1932 kun la edzino la eldonejon kiu poste neniigitis. Li mem laboris en la familia entrepreno kiel afergvidanto de la firmao J. C. Schmidt, kiu kunlaboris kun la fama Benary-semaĵentrepreno. Laŭ la Nurenbergaj leĝoj Benary taksitis duonjuda kaj intencis elmigri Usonon sed retenitis per firmaaj interesoj en la patrujo. Mallonge antaŭ la fino de la Dua mondmilito li devis fari devigan laboron sed povis tre rapide hejmen reiri. En aprilo 1945 li iĝis prezidanto de la Ĉambro industria-komerca de Erfurto. Li restis en Erfurto ankaŭ post la potenctranspreno fare de Sovetio el la manoj de la liberigintaj usonanoj en julio 1945. La edzinon kaj la filinon Eva li jam estis sendinta sur bienon proksime de Fulda. Sed post la fuĝo de ĉiuj aliaj membroj de la Ĉambro li ankaŭ iris okcidenten kaj setlis kun la familianoj en Hannoversch Münden kie li helpis refondi la familian firmaon.

Lastaj jaroj en Usono redakti

En 1952 la familiaj proprietaĵoj en Turingio krime iĝis stxata - kaj pli ol 100 jarojn daŭrinta sukcesa firmaa historio ĉesis. Estante 64 jara Wilhelm Benary elmigris Usonon kie li laboris en florentrepreno ĝis la elspezoj el la venditaj libroj de Margot Benary-Isbert permesis transloĝiĝon en Kalifornion. Wilhelm Benary mortis ne longe post la alveno en Kalifornio.

En 2009 la Universitato de Erfurto subtenis sciencan projekton biografian pri Benary.[5]

Verkoj (elekto) redakti

  • Die psychologische Theorie des Sports, Berlin 1913
  • Der Sport als Individual- und Sozialphänomen, Berlin 1913
  • Kurzer Bericht über Arbeiten zu Eignungsprüfungen für Flieger-Beobachter. I. Mitteilung, in: Zeitschrift für angewandte Psychologie 15, 1919, S. 161-192 (mehrfach nachgedruckt)
  • Kurzer Bericht über Arbeiten zu Eignungsprüfungen für Flieger-Beobachter. II. Teil, in: Zeitschrift für angewandte Psychologie 16, 1919, S. 250-307 (mehrfach nachgedruckt)
  • Psychologische Prüfungen der Berufseignung, in: Frankfurter Zeitung, 13. März 1920
  • Zur Frage der Methoden psychologischer Intelligenz- und Eignungsprüfungen, in: Zeitschrift für angewandte Psychologie 17 (1/3), 1920, S. 110-133
  • Psychologie und Medizin, in: Frankfurter Zeitung, 19. März 1921
  • Studien zur Untersuchung der Intelligenz bei einem Fall von Seelenblindheit, in: Psychologische Forschung 2, 1922, S. 209-297
  • Beobachtungen zu einem Experiment über Helligkeitskontrast, in: Psychologische Forschung 5, 1924, S. 131-142

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti

  • Jürgen Court und Jan-Peters [sic!] Janssen, Wilhelm Benary (1888-1955). Leben und Werk, Lengerich/Berlin/Bremen/Viernheim/Wien u. a. (Pabst) 2003, = Psychology Science 45, Suppl. 4
  • Jürgen Court, Wilhelm Benary: Der Sport als Individual- und Sozialerscheinung (1913), in: Jürgen Court und Eckhard Meinberg (Hg.), Klassiker und Wegbereiter der Sportwissenschaft, Stuttgart (Kohlhammer) 2006, ISBN 3-17-018616-7, S. 61-67
  • Jürgen Court, Wilhelm Benary als Verleger der Gestaltpsychologie, in: Gestalt Theory 2003, S. 307-317

Piednotoj redakti

  1. http://nwda-db.wsulibs.wsu.edu/findaid/ark:/80444/xv45156
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2004-10-26. Alirita 2015-04-09.
  3. Abbildung des Benary-Kreuzes. Arkivita el la originalo je 2008-09-26. Alirita 2015-04-09.
  4. Psychology Science, 1.1.2003, eltiraĵo Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
  5. http://www2.uni-erfurt.de/sport/seiten/forschung/forschung.html