Wilhelm Dieckvoß (naskiĝis la 5-an de oktobro 1908 en Hamburgo, mortis la 31-an de decembro 1982 en Hamburgo) estis germana astronomo.

Wilhelm Dieckvoß
Persona informo
NomoWilhelm Dieckvoß
Dato de naskiĝo5-a de oktobro 1908
NaskiĝlokoHamburgo
Dato de morto31-a de decembro 1982
MortolokoHamburgo
Aĝo je morto74
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoGermanio
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li lernis pri matematiko, fiziko kaj astronomio en Hamburgo de 1927 kaj prezentis sian disertaĵon "Photographisch-Photometrische Untersuchungen über die Atmosphärische Extinktion[1]" en 1934. Li laboris en la Observatorio de Hamburgo-Bergedorf kiel helpanta profesoro kaj honora profesoro eĉ post sia emeritiĝo en 1975.

Esploroj redakti

Siaj esploroj temis pri astrometrio, propra movo de la steloj, rotacio de la galaksioj kaj de la lakta vojo, (determino de la konstanto de Ort), la movo de la sunsistemo en la lakta vojo, la variantaj steloj, la astrometrio de la asteroidoj, de la kometoj kaj de Plutono, kontrolo de la devojo de la lumo pro la suna maso, la determino de la lumrapido, la kosmologio.

Li laboris pri de la stelaj katalogoj AGK2 kaj AGK3, fotografiante la tutaĵon de la videbla ĉielo de Hamburgo. Li ricevis precizajn poziciojn de ĉ. 300 000 stelo[2].

Asteroidoj malkovritaj 2
4297 Eichhorn 19-a de aprilo 1938
(5927) 1938 HA

Li malkovris du asteroidojn. La asteroido 1706 Dieckvoss estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti