Wilhelm Ernst Tentzel

Wilhelm Ernst TENTZEL (naskiĝinta la 11-an de julio 1659 en Greußen, mortinta la 17-an de novembro 1707 en Dresdeno) estis germana multflanka historiisto.

Wilhelm Ernst Tentzel
Persona informo
Aliaj nomoj Christian Francke
Naskiĝo 11-an de julio 1659 (1659-07-11)
en Greußen
Morto 17-an de novembro 1707 (1707-11-17) (48-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj latina
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arkivistoverkisto • numismato
vdr

Vivo redakti

Estante filo de diakono kaj posta superintendanto en Arnstadt tie li frekventis lernejojn en Arnstadt. En 1677 Tentzel ekstudentis ĉe la Universitato de Wittenberg por studi teologion, filologion kaj historion. En 1683 li iĝis adjunkto ĉe al filozofia fakultato kaj publikigs la unuajn siajn skribaĵojn.

En 1685 li estis en Arnstadt, kien vokis lin la patra morto. La sekvintan jarojn li nomumitis instruisto ĉe la gimnazio gotaa kio eĉ pli interesa iĝis post ekdeĵoro kiel monerkabinetinspektisto duka. Tion li varie plenumis dum 17 jaroj admirite de fakuloj. Tiam li ankaŭ nomumitis historiografo saksia.

En 1702 li iris Dresdenon kiel arkivisto elekto-saksia kaj historiografo; ĵus antaŭe li rifuzis iri Vienon pro malvolo konvertiĝi je katolikismo. Jam 1n 1703 li demisiis pro nekonataj kialoj kaj vivis la lastajn jarojn en malriĉeco.

Graveco redakti

Tentzel nombriĝis inter la plej diligentaj kaj fruktodonaj kleruloj siatempe. Konatas liaj skribaĵoj pri Monatliche Unterredungen von allerhand Büchern, kiuj aperis inter 1689 kaj 1698 al kiuj aldoniĝis Curieuse Bibliothek. En la fako de diplomatiko, kiu tiutempe floris, li ankaŭ vaste konatis - kio ankaŭ validis por siaj atingoj en numismatiko. Historie oni posedas siajn kompletigojn je la sagittar-a verko Historia Gothana kaj Geschichte des Mark- und Landgrafen Friedrichs in Meißen kiel menciidaĵojn. Ankaŭ por la societo Collegium historicum imperiale li engaĝiĝis ktp. Liaj pli malgrandaj eseoj ktp. troviĝis enlistigitaj ĉe Adolf Clarmund, Leben und Schriften Tentzel's (Dresdeno kaj Lepsiko, 1708).

Fonto redakti

"Tentzel, Wilhelm Ernst" fare de Franz Xaver von Wegele, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 37 (1894), p. 571–572, (tie ĉi interrete)