Friedrich Wilhelm NEUMANN (naskiĝinta la 8-an de januaro 1781 en Berlino, mortinta la 9-an de oktobro 1834 en Brandenburg an der Havel) estis germana eldonisto kaj verkisto.

Wilhelm Neumann
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1781 (1781-01-08)
en Berlino
Morto 9-an de oktobro 1834 (1834-10-09) (53-jaraĝa)
en Brandenburg an der Havel
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo literaturkritikisto • verkisto vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post la lerneja tempo li iĝis komercisto (ĝis 1804). En 1805 li iris al Halle (Saale) por studi teologion. Sed baldaŭ li revenis al Berlino post kiam la malfeliĉa jaro 1806 detruis liajn planojn prikarierajn. En Berlino li deĵoris diversloke: kiel edukisto en nobla familio, kiel tradukisto, kiel redaktisto, kiel helpanto en la librovendejo de la amiko Julius Eduard Hitzig. En la jaro 1813-a li aliĝis al armeo kiel komerca specialisto ĉe la komisariejo batalkampa kaj nomumitis en 1822 konsilisto ĉe la intendantejo de la 3-a armea korpuso.

Neumann devis ankaŭ zorgi pri granda familio kaj verkis paralele al la normala deĵoro por povi perlabori sufiĉe da mono. Speciale plaĉis liaj kritikoj pri beletraj verkoj aperinte ĉe "Jahrbüchern für wissenschaftliche Kritik"; eĉ Johann Wolfgang von Goethe ŝatis lian agadon.

Graveco redakti

Neumann apartenis al la romantikisma skolo. Kune kun al amikoj Fouqué, Bernhardi, Karl August Varnhagen von Ense, Hitzig, Adelbert von Chamisso kaj Franz Theremin li estis tre kreiva. Kun Friedrich de la Motte Fouqué li eldonis la nordgermanan gazeton "Die Musen" (1812–13). Kun Fouqué, Varnhagen kaj Bernhardi estiĝis la strangeta romano Karls Versuche und Hindernisse (unua parto de 1808), je kiu ĉiuj tri verkis diversajn ĉapitrojn sen iu komuna antaŭa konsento nek pri enhavo nek pri stilo. La parto de Neumann estis la karakterizo de la modesta Ludwig, kio ankaŭ diafanigas aŭtobiografiajn trajtojn, kiel ankaŭ la parodiaĵojn altvalorajn pri Johann Müller, Jean Paul kaj la maljuniĝanta Johann Heinrich Voß. Ankaŭ la enplektitaj noveloj kompareblaj al italaj modeloj estas de li. Neumann eldonis kune kun Varnhagen la verkon Erzählungen und Spiele (1807) kaj tradukon de Des Nicolaus Machiavelli Florentinische Geschichten(1809). En 1835 estis la unua eldono de la kompleta verkaro sub la titolo Schriften. Tie legeblas ankaŭ poemoj siaj, kiuj antaŭe estis publikigitaj en la Muzaj almanakoj de Adelbert von Chamisso.

Fonto redakti

Artikolo "Neumann, Wilhelm" fare de Franz Brümmer en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 23 (1886), p. 536–537, kio tie ĉi interrete legeblas.