William Godwin

angla politika filozofo, ĵurnalisto kaj romanverkisto

William GODWIN (naskiĝis la 3-an de marto 1756 - mortis la 7-an de aprilo 1836) estis angla politika filozofo, ĵurnalisto kaj romanverkisto. Li estas rigardata kiel unu el la fondintoj de utilismo kaj unu el la modernaj teoristoj de minarkiista filozofio. Godwin estas precipe famkonata pro du libroj, kiujn li publikigis je la sama jaro : An Enquiry Concerning Political Justice ("Enketo Koncerne Politikan Justicon") estas atako kontraŭ la tiama politika ordo. La dua verko, Things as They Are: The Adventures of Caleb Williams ("La Aventuroj de Caleb Williams"), kritikas aristokratajn privilegiojn sed estas ankaŭ frua ekzemplo de krimliteraturo.

William Godwin
Persona informo
William Godwin
Naskiĝo 3-an de marto 1756 (1756-03-03)
en Wisbech
Morto 7-an de aprilo 1836 (1836-04-07) (80-jaraĝa)
en Londono
Tombo Malnova preĝejo Sankta-Pancras vd
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio vd
Familio
Patro John Godwin vd
Patrino unknown Hull vd
Edz(in)o Mary Wollstonecraft • Mary Jane Godwin vd
Infanoj Mary Shelley • William Godwin the Younger • Claire Clairmont vd
Profesio
Okupo verkisto • politika filozofo • romanisto • filozofoĵurnalisto • sciencfikcia verkisto vd
Laborkampo Filozofia anarkiismopolitika filozofio vd
Verkado
Verkoj La Aventuroj de Caleb Williams vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
William Godwin

Danke al la sukceso de siaj du verkoj, Godwin ĝuis gravan rolon ene de la radikala movado en Londono je la 1790-aj jaroj. Okaze de la sekvinta konservativa subpremo de brita radikalismo, Godwin estis fortege kritikita, parte pro sia edziĝo kun la pionira feminista verkistino Mary Wollstonecraft en 1797, kaj pro la simplanima biografio, kiun li verkis post la morto de tiu ĉi. Ilia filino, Mary Shelley, fariĝis la aŭtorino de la famega romano Frankenŝtejno kaj edziĝis kun la poeto Percy Bysshe Shelley.

Malgraŭ multnombraj kalumnioj pri sia reputacio, Godwin daŭre kaj abunde verkadis en multaj genroj (romanoj, historio, demografio) ĝis sia morto. Kune kun sia dua edzino, Mary Jane Clairmont, li verkis porinfanajn librojn pri biblia aŭ klasika historio, kiujn li publikigis kun aliaj verkoj far Charles Lamb. Godwin estas kelkfoje konsiderata kiel la fondinto de filozofa anarkiismo, sed havis cetere gravan influon sur brita literaturo.