Vilhelmo Grocino (1446-1519) estis angla erudiciulo, rektoro en la Preĝejo St. Lawrence Jewry, en Londono, kaj helenisto kiu helpis en la preparado de la fundamentoj por la ascendo de la humanismo en Anglio. Li estis agnoskite la unuan anglon kiu instruis la grekan en Anglio.

Gulielmus Grocyn
(1446-1519)
Angla erudiciulo kiu instruis la grekan en Anglio.
Angla erudiciulo kiu instruis la grekan en Anglio.
Persona informo
Naskiĝo 1446
en Colerne, Wiltshire,  Anglio
Morto 1446
en Maidstone, Kent,  Anglio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj anglaantikva greka vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater Winchester College, Magdalen College', Newton Longville, Exeter College, St Paul's Cathedral
Profesio
Okupo akademiulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Unu el liaj lernantoj estis William Warham (1450-1532), ĉefepiskopo de Canterbury, kaj li ankaŭ instruis la grekan la Erasmo de Roterdamo kaj Thomas More. Dank'al li, anglaj studentoj ne bezonis iri al Italio por studi la grekan, kiu tiam estis baza postulo por konado de la Biblio kaj la klasikuloj.

Vivo redakti

Edukita de siaj gepatroj por la religia vivo, li estis sendita al la "Winchester College", kaj en 1465, li elektiĝis al stipendio en la "New College" de Oksfordo. En 1467, li indikiĝis kiel membro de la kolegio, kaj inter sia lernantaro troviĝis William Warham, estonta ĉefepisko de Canterbury. En 1479, li akceptis la rektorecon de "Newton Longville", en Buckinghamshire, sed plu loĝis en Oksfordo. Kiel profesoro pri teologio en la "Magdalena Kolegio", en 1481, li havis diskuton kun John Taylor, profesoro pri teologio, en la ĉeesto de la reĝo Rikardo la 3-a, kaj la reĝo agnoskis lian lertecon kiel disputanto per donaco de unu cervo kaj kvin markojn. En 1485, li iĝis prebendestro en la Katedralo Lincoln.

Ĉirkaŭ 1488, Grocino lasis Anglion al Italion, kaj antaŭ ol reveno, en 1491, li vizitis Florencon, Romon kaj Padovon, kaj studis la grekan kaj la latinan ĉe Demetro Ĥalkokondilo (1423-1511) kaj Anĝelo Policiano (1454-1494). Kiel profesoro en "Exeter Kolegio" li trovis oportunokazon por doktrinigi siajn samlandanojn en la nova greka lernado. Erasmo asertis en unu el siaj leteroj, kaj Grocino instruadis la grekan en Oksfordo antaŭ ol viziti Italion. La direktoro de "New College", Thomas Chaundler (1418-1490), invitis Kornelio Vitelli, tiam vizitante Oksfordon, por agi kiel "praelector"[1] Tio estis ĉirkaŭ 1475, kaj ĉar Vitelli estis familiara al la greka literaturo, Grocino plej eble lernis la grekan ĉe li.

Grocino laŭŝajne vivis en Oksfordo ĝis1499, sed kiam lia amiko John Colet (1467-1519) iĝis dekano en la Katedralo de Sankta Paŭlo, en 1504, li establiĝis en Londono. Li elektiĝis de siaj amikoj por doni lecionojn en la Katedralo de Sankta Paŭlo, kaj tiurilate li donis unikan pruvon pri sia honesteco. Komenci li estis denuncinta ĉiuj kiuj malaprobis la aŭtentikecon de la "Hierarchia ecclesiastica", verko atribuita al Dionizio la Areopagano, tamen kiam instigita al modifado de siaj vidpunktoj kaŭze de daŭra enketo, li malkaŝe deklaris ke li komplete konfuziĝis.

Inter lia amikaro troviĝis Thomas Linacre (1460-1524), William Latimer (1467-1545), Gulielmus Lylius (1468-1522) kaj Thomas More (1478-1535), krom aliaj, kaj Erasmo, per letero en 1514, asertis ke li estis subtenita de Grocino, en Londono, krom tio Erasmo nomis lin "la amiko kaj majstro de ni ĉiuj". Li konservis plurajn preferojn, tamen lia malavareco al siaj amikoj implikis lin en daŭraj malfacilaĵoj, kaj malgraŭ ke, en 1506, li estis indikita kiel rektoro de la "All Hallows College", en Kent, laŭ rekomendoj de la ĉefepiskopo Warham, li kelkfoje devis pruntepreni el siaj amikoj kaj eĉ disponi je siaj propraj rimedoj kiel sekureco.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Praelector estas universitata profesoro kiu formale prezentas studentojn dum ilia enmatrikuligo kaj ankaŭ respondecas pri iliaj agoj dum la lerneja jaro.
  2. Bibliothèque Nationale de France
  3. CERL Thesaurus