William Hyde Wollaston

William Hyde Wollaston (1766-1828) (n. en East Dereham, Norfolk,  Anglio, en la 6-a de aŭgusto 1766 - m. en Londono,  Anglio, en la 22-a de decembro 1766) estis angla kemiisto, fizikisto kaj fiziologa kuracisto, kiu malkovris la kemiajn elementojn Paladio kaj Rodio. Li famiĝis ankaŭ danke al sia speciala metodo en la procezo de la Plateno, transformante ĝian ercon en duktilan ingoton.

William Hyde Wollaston
(1766-1828)
Malkovrinto de la kemiaj elementoj Paladio kaj Rodio
Malkovrinto de la kemiaj elementoj
Paladio kaj Rodio
Persona informo
Naskiĝo 6-a de aŭgusto 1766
en East Dereham, Norfolk,  Anglio
Morto 22-a de decembro 1766
en Londono,  Anglio
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de Kembriĝo
Memorigilo William Hyde Wollaston
Familio
Patro Francis Wollaston vd
Patrino Althea Hyde vd
Gefratoj Francis Wollaston • Althea Hyde Wollaston • George Hyde Wollaston vd
Profesio
Okupo kemiistofizikistoinĝeniero • metalurgo • astronomo vd
Laborkampo kemio vd
Aktiva en Londono vd
Aktiva dum 1793–1828 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de la astronomo Francis Wollaston (1731-1815) kaj Althea Hyde. En 1793, li diplomiĝis kiel Doktoro pri Medicino en la Universitato de Kembriĝo, kaj inter 1787 kaj 1828, li estis membro de sia kolegio. Li laboris kiel kuracisto en la kamparaj vilaĝoj inter 1793 kaj 1797. Poste li translokiĝis al Londono. Liaj ĉefaj interesoj estis kemio, kristalografio, metalurgio kaj fiziko. En 1800, dank'al heredo kiun li ricevis el unu el siaj fratoj pli maljunaj, li forlasis la medicinon por sin dediĉi al kemio kaj fiziko. En 1793, li elektiĝis Membro de la Reĝa Societo de Londono, kies influo estis tre alta. En 1820, li nomumiĝis prezidanto. En 1822, li elektiĝis Honora Membro de la Usona Akademio pri Artoj kaj Sciencoj[1].

En 1800, li starigis societon kun Smithson Tennant cele al produktado kaj vendado de kemiaĵoj. Wollaston riĉiĝis dank'al siaj fiziko-kemiaj metodoj en la procezo de la platena erco por komercaj kvantoj. Li sekrete konservis la detalojn de la procezo ĝis preskaŭ sia morto, kaj multe profitis dum ĉirkaŭ 20 jaroj, kiam li estis la sola provizanto de la produkto, kiu estis tre samkvalita kiel la oro, tamen ĝi estis pli malaltkosta. Kemiaj analizoj dum la procezo pri purigado de la plateno, kondukis Wollaston-on al la malkovro de la elementoj Paladio, en 1802, kaj Rodio, en 1804. Anders Gustaf Ekeberg malkovris la kemian elementon Tantalon, en 1802, tamen, Wollaston deklaris ke ĝi estis identa al la Niobio, tiam konata kiel Kolumbio.

Pli malfrue Heinrich Rose (1795-1864) elmontris, en 1846, ke la kolumbio kaj la tantalo estis efektive malsamaj elementoj, do, li renomis la kolumbion kiel "niobion". La mineralo "volastonito"[2] estis pli malfrue nomita omaĝe al li dank'al liaj kontribuaĵoj en la kampoj de la kristalografio kaj minerala analizado. Wollaston ankaŭ provis demonstri sensukcese la ĉeeston de la glukozo en la sango de la diabetoportantoj kaŭze de la tiamaj limigitaj detektorimedoj.

La Wollaston-medalo estas scienca premio pri geologio, nome la plej alta atribuita de la Geologia Societo de Londono.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti


 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj