William LEE (naskiĝis en 1563, mortis en 1614) estis angla kleriko kaj inventinto kiu konceptis la unuan trikmaŝinon en 1589. Lia maŝino restis en uzo dum jarcentoj, kaj ankaŭ la modernaj industriaj trikmaŝinoj principe funkcias laŭ lia modelo. [1]

William Lee naskiĝis en la vilaĝo de la paroĥo Calverton en Nottinghamshire. Li eniris la kolegion Christ's College de la universitato de Kembriĝo en 1579 kiel kolegie subtenata studento kaj diplomiĝis en St John's College en 1582.

Kiel studento li edziĝis. Ĉar lia profesio kiel paroĥa pastro estis malmulte salajrata, la edzino devis kontribui al la familiaj enspezoj per trikado de ŝtrumpoj. William Lee cerbumis pri maŝino kiu trikus pli rapide ol homo kaj havis la ideon kurbigi plurajn pintojn de trikaj stangetoj al miniaturaj hokoj. En 1589 li povis prezenti la unuan bone funkciantan trikmaŝinon por ŝtrumpoj,[2], kiu laboris sesoble pli rapide ol sperta trikistino. Tamen li ne ricevis patenton pri lia inventaĵo, ankaŭ ne pri posta plibonigita versio.

En junio 1600 li partneriĝis kun la kunentreprenisto George Brooks, sed tiu mallonge post tio estis ekzekutita. Sekve William Lee kun sia frato James kaj kun la familio elmigris al Francio, kie la franca reĝo Henriko la 4-a atribuis al li patenton. Li malfermis trikan manufakturon en Rouen. En 1610 li starigis ekonomian partnerecon kun la tukovendisto Pierre de Caux. Post la morto de la reĝo Henriko la 4-a en 1610 lia patento ne plu estis atentata, do senĝene kopiata fare de konkuraj manufakturoj, kaj William Lee mortis en malespero. Lia frato James post la morto de Williams en 1614 retranslokigis la maŝinojn al Anglio kaj fondis novan manufakturon proksime de Nottingham. Li estis tie pli sukcesa kaj povis disvastigi la trikmaŝinon ne sole en Anglio sed ankaŭ en ceteraj eŭropaj landoj.

Referencoj redakti