William McMaster Murdoch

William McMaster Murdoch estis la unua oficiro sur vaporŝipo Titanic. Li naskiĝis la 28-an de februaro 1873 en Dumfries and Galloway, Skotlando, mortis la 15-a de aprilo 1912 en Atlantiko.

William McMaster Murdoch
la unua oficiro sur Titanic
la unua oficiro sur Titanic
Persona informo
Naskiĝo 28-a de februaro 1873
en Dumfries and Galloway, Skotlando,
Morto 15-a de aprilo 1912
en Atlantiko
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Dalbeattie High School
Okupo
Okupo Maatomaristo
vdr

La unua oficiro William McMaster Murdoch daŭrigis en tradicio de sia familio, kies viroj jam dum la tutaj generacioj foriradis el suda Skotlando sur maron. Li komencis sur velŝipoj kaj poste li transiris sur vaporŝipoj de White Star Line navigacianta inter Eŭropo kaj Aŭstralio. Proksimume antaŭ ok jaroj la ŝipposedejo transgvidis lin al sia atlantika linio, kie li sinsekve deĵoris sur ŝipoj Arabic, Adriatic, Oceanic kaj Olympic. Murdoch estis lerta maristo kaj rajtigite li atendis, ke en la proksima estonteco li estos komisiita per memstara komandado sur unu el malpli grandaj vaporŝipoj de la kompanio. "Neniam estis pli bona oficiro," proklamis pri Murdoch pli poste, kiam super Titanic fermiĝis la akvoj de la oceano, kapitano Edwin Jones. Jones antaŭ vicoj de jaroj deĵoris kun Murdoch sur vaporŝipo Arabic.

Ĉiuokaze ne eblis al William McMaster Murdoch nei decidemon, malvarmsangecon kaj kapablecon rapide orientiĝi eĉ en konfuzigaj situacioj. Tamen ankaŭ viroj de tiaj ecoj devas havi tiun faman peceton de feliĉo, kiu de decidema momento klinigos montriletojn al ĝusta flanko. Bedaŭrinde en la fatala nokto el la 14-a je la 15-a de aprilo 1912 sur ponteto de vaporŝipo Titanic la feliĉo forlasis Murdoch-on.