William Moseley

brita aktoro

William Peter Moseley (naskiĝis la 27-an de aprilo 1987, do nun 36-jara) estas angla aktoro, konata pro siaj roloj kiel Peter Pevensie en la filmserio La Kronikoj de Narnio kaj princo Liam en la televida serio The Royals ("la reĝa familio").

William Moseley
Persona informo
Naskonomo William Peter Moseley
Naskiĝo 27-an de aprilo 1987 (1987-04-27) (36-jaraĝa)
en Sheepscombe
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Wycliffe College vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • acting coach vd
Aktiva dum 1998– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Moseley naskiĝis en la vilaĝo Cotswolds de Sheepscombe, Gloucestershire, Anglio. Li estas filo de Juliette (naskita Fleming) kaj Peter Moseley, kinematografo. Moseley estas la plej aĝa de tri infanoj; liaj gefratoj estas Daisy Elizabeth Moseley (naskita en 1989) kaj Benjamin Hugh Moseley (naskita en 1992). Moseley vizitis la bazlernejon de Sheepscombe de septembro 1991 ĝis julio 1998 - en la lasta jaro li 11-jaraĝa aperis kiel nenomita knabo en la televida filmo Cider with Rosie. Moseley tiam daŭrigis sian edukadon en kolegioj Wycliffe kaj poste en Downfield. Kvankam tiam en 2004 kaj 2005 li ofte malĉeestis la lecionojn, ĉar li filmis La Kronikoj de Narnia: La Leono, la Sorĉistino kaj la Ŝranko, li tamen sukcesis bone kaj finis ĝustatempe.

 
en 2015
 
kaj en 2018