William ROWLEY (n. ĉ. 1585, m. februaron 1626) estis angla aktoro kaj dramisto.

William Rowley
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1584 (1584-11-30)
Morto 1-an de januaro 1626 (1626-01-01) (41-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Profesio
Okupo dramaturgo • teatra aktoro • aktoroverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Plejparte li kunlaboris kun aliaj dramistoj por krei teatraĵojn. Inter liaj kunverkistoj estis Thomas Middleton, John Ford, John Webster, John Fletcher, Thomas Dekker kaj Thomas Heywood.

Li kontribuis al multaj teatraĵoj, inter kiuj:

  • The Witch of Edmonton (La Sorĉistino de Edmonton, kunverkita kun John Ford kaj Thomas Dekker, 1621)
  • The Changeling (La Transformitino, kunverkita kun Thomas Middleton, 1622)

Kiel aktoro li ofte ludis klaŭnajn rolojn. Kiel dramisto, lia fako estis la verkado de komikaj scenoj, en kiu li mem ofte aktoris, sed de tempo al tempo li ankaŭ verkis alispecajn scenojn de teatraĵoj.

Li entombiĝis la 11-an de februaro 1626.