William S. Forbes

usona kuracisto

William Smith FORBES (10a de Februaro 1831 – 17a de Decembro 1905)[1] estis usona kuracisto kiu servis kiel demonstranto de anatomio en la Jefferson Medical College. Li estas konata kiel la "Patro de la Anatomia Leĝo" en Pensilvanio.

William S. Forbes
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1831 (1831-02-10)
Morto 17-an de decembro 1905 (1905-12-17) (74-jaraĝa)
Alma mater Universitato Thomas Jefferson
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

En la epoko de la Krimea Milito, kaj post kompletigi sian rezidejan etapon li tuj navigis al Turkio por helpi la Britojn kaj por etendigi sian medicinan sciaron. Li servis kiel volontula kirurgo en la Angla Milithospitalo en Skutari, Konstantinopolo, kaj inter liaj kolegoj estis la fama flegistino Florence Nightingale.

La praktiko kadavrorabadi por akiri korpojn por dissekcoj estis haltigita en Britio pere de la leĝo Anatomy Act de 1832,[2][3] dum en Usono, oni aprobis similan leĝaron post William S. Forbes de la Jefferson Medical College estis kulpigita en 1882 pro "kompliceco kun resurekciistoj en la rabado de tomboj en la Tombejo Lebanon".[4]

Referencoj redakti

  1. Staff report (18a de Decembro, 1905) Dr. William Smith Forbes. (obituary) New York Times
  2. Richardson, Ruth. (1989) Death, Dissection, and the Destitute. Penguin. ISBN 978-0-14-022862-5.
  3. Johnson, D.R.. Introductory Anatomy. University of Leeds. Arkivita el la originalo je 2008-11-04. Alirita 25a de Junio 2013.
  4. Reproduction of Portrait of Professor William S. Forbes. Jefferson: Eakins Gallery. Arkivita el la originalo je 16a de Oktobro 2013. Alirita 14a de Oktobro 2013. Arkivigite je 2013-10-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-16. Alirita 2018-11-03.