William Sol Benson

rusa kaj usona esperantisto

William Sol BENSON (naskita en 24-an de aŭgusto 1877 en Kievo, en tiama Rusio; mortis la 20-an de oktobro 1945 en la Kantono Essex, Nov-Ĵerzejo, Usono) estis usona esperantisto.

William Sol Benson
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1877 (1877-08-24)
en Kievo
Morto 20-an de oktobro 1945 (1945-10-20) (68-jaraĝa)
en Irvington, Kantono Essex,  Usono
Mortokialo korinfarkto
Tombo Kenilworth
Lingvoj Esperantojidorusaangla
Ŝtataneco Usono
Subskribo William Sol Benson
Okupo
Okupo esperantisto • osteopato
Verkoj Universala Esperanto-Metodo
vdr
Portreto de Benson el lia Universala Esperanto-Metodo (1932)

Biografio redakti

Benson interesiĝis pri lingvoj kiel infano en Rusio. De tie li migris al Usono kiel 12-jarulo en 1889.

Li poste edukiĝis al osteopato kaj komencis labori tiufake en 1918[1] kaj iam poste laboris kiel kuracisto en Newark, Nov-Ĵerzejo.

Benson estis membro de Amerika Esperanto-Akademio en la 1940-aj jaroj.

Verkoj redakti

Doktoro Benson estis aŭtoro de originala bildmetodo por la instruado de Esperanto kaj posedanto de Benson School of Esperanto. Li verkis 10 kajerojn de Universala Esperantistigilo, 1925-1927 kaj la grandiozan Bensona Universala Esperanto-Metodo, 1932, eldonitan en tiu eldonejo.

Listo de verkoj redakti

  • Benson School of Esperanto (22 p.)
  • Dr. Benson's personal mail course practical Esperanto
  • Universala Esperantistigilo (1925)
  • Universala Esperanto-metodo (1932) (nun ekskopirajta kaj havebla rete kaj skanite kaj en teksta TTT-versio)
  • Practical Esperanto by Dr. Benson (1925-1932)
  • Universala propagandilo: specimena leciono (1928, 22 p., ilustr.)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti