William STERN (naskiĝis kun la origina nomo Wilhelm Louis Stern la 29-an de aprilo 1871 en Berlino (Germanio), mortis la 27-an de marto 1938 en Durham, Norda Karolino, Usono) estis germana psikologo.

William Stern
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1871 (1871-04-29)
en Berlino
Morto 27-an de marto 1938 (1938-03-27) (66-jaraĝa)
en Durham
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoUsonoReĝlando Prusio
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Familio
Edz(in)o Clara Stern
Infanoj Hilde Marchwitza • Günther Anders • Eva Michaelis-Stern
Okupo
Okupo psikologoverkisto • universitata instruisto
vdr

Li fondis la skolon de diferenciga psikologio (germane Differenzielle Psychologie). Stern estis kunfondinto de la Universitato de Hamburgo, de la Germana Societo por Psikologio kaj la germanlingva "Ĵurnalo por Aplikata Psikologio" (germane Zeitschrift für angewandte Psychologie). Kiel filozofo li subtenis la personismon. Krome li estis la patro de la grava filozofo kaj eseisto Günther Anders.

Inter la - ankaŭ por nepsikologoj - plej elstaraj atingaĵoj de Stern estis, ke li unuafoje esprimis kaj difinis la vorton "intelekta kvociento".