William STUKELEY membro de la Reĝa Societo de Londono (7a Novembro 1687 – 3a Marto 1765) estis angla antikvaĵisto kaj pioniro de arkeologia priserĉado de prahistoriaj monumentoj de Stonehenge kaj Avebury, laboro por kiu li estis memorita kiel "probable... la plej grava el la fruaj pioniroj de la fako arkeologio".[1] Stukeley estis ankaŭ unu el unuaj biografistoj de Isaac Newton, kies amiko li estis. Li estis ankaŭ anglikana pastro.

William Stukeley
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1687 (1687-11-07)
en Holbeach, Lincolnshire,  Reĝlando Anglio
Morto 3-an de marto 1765 (1765-03-03) (77-jaraĝa)
en Kentish Town, Middlesex,  Reĝlando de Granda Britio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioReĝlando Anglio
Alma mater Kolegio Corpus Christi
Okupo
Okupo antropologo • arkeologo • prahistoriisto • kuracisto
vdr

Interesita en la novmoda organizo de Framasonismo, li mem ekpriskribis sin kiel "druido", kaj malĝuste kredis ke la prahistoriaj megalitaj monumentoj estis parto de la druida religio. Tamen, spite tion li famiĝis kiel grava figuro en la komenca disvolviĝo de la moderna movado konata kiel Druidismo. Li enkondukis la vorton trilito.

Notoj redakti

  1. Hutton, Ronald (2009). Blood and Mistletoe: The History of the Druids in Britain. New Haven: Yale University Press. ISBN 0300144857 p. 86.