William Windom

usona aktoro

William WINDOM (1923-2012) estis usona aktoro. Li ludis grandan varion de roloj en filmoj kaj televido dum preskaŭ 60-jara kariero.

William Windom
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1923 (1923-09-28)
en Nov-Jorko
Morto 16-an de aŭgusto 2012 (2012-08-16) (88-jaraĝa)
en Woodacre
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Williams College vd
Familio
Patro Paul Windom vd
Patrino Isobel Wells vd
Edz(in)o Carol Keyser • Barbara Joyce • Barbara Goetz • Jacqulyn Hopkins • Patricia Tunder vd
Profesio
Okupo filmaktoro • televida aktoro • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1950– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Infanaĝo kaj junaĝo redakti

Windom naskiĝis en urbo New York, filo de Isobel Wells (naskita Peckham) kaj arkitekto Paul Windom.[1] Li estis pranepo de samnoma Usona Sekretario de la Trezorejo. Li studis ĉe Williams College antaŭ enigo al Usona Armeo, kiam li studis militajn aferojn ĉe milita fakultato The Citadel, The Military College of South Carolina, ĉe Antioch College kaj University of Kentucky.

Windom fariĝis paraŝutisto de usona armeo kaj partoprenis invadon de Germanio dum Dua mondmilito. Dum posta okupado de Germanio li restis en Francio kaj studis ĉe Biarritz American University en Francio kiel li studis aktoradon.[2]

Familia vivo redakti

Li edziĝis kvin fojojn: kun Carol Keyser (1947-1955); kun Barbara Joyce (1958-1963); kun Barbara Clare (1963-1968) kun kiu ŝi havis unu filinon; kun Jacqulyn D. Hopkins (1969-1975), kun kiu li havis aliajn du filinojn [3], kaj finfine kun Patricia (Fehrle) Tunder kun kiu li havis filon Rebel Russell.

Kariero redakti

 
Playbill: Windom Plays Thurber

Li komencis sian karieron per televidaĵo The Philco Television Playhouse en 1949 kaj daŭris ĝin en televido. Lia unua iom grava ludo estis en televidfilmo Dial M for Murder, 1958.

En la sekva jardeko, li daŭris en televido rolante en aĵoj kiel The Lucy Show, Combate, The Twilight Zone, Empire, The Wild Wild West, The Fugitive, Star Trek, The Invaders, Gentle Ben, Prescription: Murder, Bonanza, Lancer, The Outcasts, ktp. En kino, li ekis rolante en filmo To Kill a Mockingbird en 1962 kaj daŭriĝis per Cattle King, For Love or Money, One Man's Way, The Americanization of Emily, Hour of the Gun, The Detective, The Angry Breed kaj The Gypsy Moths.

Dum 1970 jaroj li partoprenis televidaĵojn The Name of the Game, That Girl, The Virginian, Alias Smith and Jones, All in the Family, Cannon, Columbo, Ironside, The Rookies, Love, American Style, Pursuit, Mission: Impossible, The Partridge Family, Hawaii Five-O, The Abduction of Saint Anne, S.W.A.T., The Bionic Woman, Once an Eagle, McMillan & Wife, Police Woman, Quincy M.E., Family, Kojak, inter aliaj. En kino li aktoris filmojn Brewster McCloud, The Mephisto Waltz, Escape from the Planet of the Apes, Fools' Parade, Now You See Him, Now You Don't, The Man, Echoes of a Summer kaj Mean Dog Blues.

En la 1980-a jardeko en televido li partoprenis faman serion Dallas krom televidaĵojn The Incredible Hulk, Leave 'em Laughing, Fantasy Island, Hart to Hart, The Love Boat, The Greatest American Hero, The A-Team, Why Me?, Hot Pursuit, Hardcastle and McCormick, Airwolf, Knight Rider, Magnum, P.I., There Must Be a Pony, Sky Commanders, Dennis the Menace, Planes, Trains & Automobiles, Dead Aim, Street Justice, She's Having a Baby kaj Uncle Buck inter aliaj. En kino, li ludis en filmoj Last Plane Out, The Facts of Life kaj Grandview, U.S.A

Li komencis kiel voĉaktoro nur en 1984 per Pink Panther and Sons kaj partoprenis refaradon de The Jetsons en 1985. Li ankaŭ voĉaktoris en Pinocchio and the Emperor of the Night.

En la fino de la 20-a jarcento li partoprenis televidaĵojn kiel Chance of a Lifetime, Attack of the 50 Ft. Woman, Murder, She Wrote, Children of the Corn: The Gathering, Boy Meets World, Judging Amy kaj Ally McBeal inter aliaj. En kino li rolis en Sommersby, en nova versio de Miracle on 34th Street kaj en True Crime. Li ankaŭ voĉaktoris en Batman: The Animated Series, Goof Troop, Bobby's World, Sonic the Hedgehog, ktp.

En la 21-a jarcento li patoprenis televidaĵojn kiel JAG kaj Star Trek: New Voyages krom en aliaj negravaj serioj.

Referencoj redakti

  1. William Windom Biography (1923-)
  2. The 508th Parachute Infantry Regiment (PIR) Trooper Pictures during World War II
  3. Glenn, Justin. (2016) The Washingtons: Vol. 7, Part 1. Savas Publishing, p. 289.