William James DIXON (1a de Julio, 1915 – 29a de Januaro, 1992) estis usona muzikisto, kantisto, kantoverkisto, aranĝisto kaj registro produktoro de bluso.[1] Li estis efika ludisto kaj de kontrabaso kaj de gitaro, kaj kantis per distinge personeca voĉo, sed li estas eble plej bone konata kiel unu el la plej fekundaj kantoverkistoj de sia tempo. Proksime al Muddy Waters, Dixon estas agnoskita kiel la plej influa gravulo en la ŝanĝo de la sono de Ĉikaga bluso post la Dua Mondmilito.[2]

Willie Dixon
Persona informo
Naskonomo William James Dixon
Naskiĝo 1-an de julio 1915 (1915-07-01)
en Vicksburg (Misisipio)
Morto 29-an de januaro 1992 (1992-01-29) (76-jaraĝa)
en Burbank
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo kantaŭtoro • blues musician • muzikproduktisto • boksisto • diskografa artisto • aranĝisto
TTT
Retejo http://www.willie-dixon.com/
vdr

La kantoj de Dixon estis registritaj de multnombraj muzikistoj en multaj ĝenroj same kiel de diversaj ensembloj en kiu li mem partoprenis. Kelkaj el liaj plej famaj komponaĵoj estas "Hoochie Coochie Man", "I Just Want to Make Love to You", "Little Red Rooster", "My Babe", "Spoonful", kaj "You Can't Judge a Book by the Cover". Tiuj kantoj estis verkitaj dum la pintaj jaroj de Chess Records, nome el 1950 al 1965, kaj estis uzitaj de Muddy Waters, Howlin' Wolf, Little Walter, kaj Bo Diddley; ili influis sur generacio de muzikistoj tutmonde.[3]

Dixon estis grava ligilo inter bluso kaj rokenrolo, kaj laboris kun Chuck Berry kaj Bo Diddley fine de la 1950-aj jaroj. Liaj kantoj estis reuzitaj de kelkaj el la plej sukcesaj muzikistoj de la pasintaj sesdek jaroj kiel Bob Dylan kaj Jimi Hendrix. Jeff Beck, Cream, The Doors, Led Zeppelin, The Rolling Stones kaj Steppenwolf prezentis ĉiuj almenaŭ unu el liaj kantoj en siaj premieraj albumoj, kio montras lian influon en la etoso de la rok-muziko.

Li ricevis premion Grammy kaj estis metita en la Blusa Famulejo, en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo, kaj en la Kantoverkista Famulejo.

Notoj redakti

  1. Eder, Bruce. "Willie Dixon: Biography, Credits, Discography". AllMusic.com. Alirita la 5an de Julio 2018.
  2. Trager, Oliver (2004). Keys to the Rain: The Definitive Bob Dylan Encyclopedia. Billboard Books. pp. 298–299. ISBN 0-8230-7974-0.
  3. Dicaire, David (1999). Blues Singers: Biographies of 50 Legendary Artists of the Early 20th Century. McFarland. p. 87. ISBN 0-7864-0606-2.