Wimborne (ofte konata kiel Wimborne Minster pro sia antikva preĝejo) estas malgranda urbo en orienta Dorset, Anglio. Ĝi situas kvin mejlojn norde de Poole. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi havis 6418 loĝantojn.

Wimborne Minster
urbeto • civila paroĥo • bazarurbo
Administrado
Poŝtkodo BH21
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 418  (2001) [+]
Geografio
Geografia situo 50° 48′ N, 1° 59′ U (mapo)50.804-1.978Koordinatoj: 50° 48′ N, 1° 59′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Wimborne Minster (Britio)
Wimborne Minster (Britio)
DEC
Wimborne Minster
Wimborne Minster
Situo de Wimborne Minster

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wimborne Minster [+]
vdr


Preĝejo Wimborne Minster

En la urbo estas multaj antikvaj konstruaĵoj el la 15-a, 16-a 17-a kaj 18-a jarcentoj. Inter la vizitindaĵoj estas muzeo (Priest's House Museum) pri la ĉiutaga vivo de homoj en la pasinteco kaj ampleksa maketo de la urbo ĉirkaŭ 1950. Ĉiun junion okazas festivalo de tradicia muziko kaj danco.

La antikva minster (tio estas, kolegiata preĝejo) evoluis de benediktana monaĥinejo fondita en 705. Tie entombiĝis Ethelred (Wessex), frato de Alfredo la granda, kaj la tombo troveblas en la nuna preĝejo. La danoj detruis la monaĥinejon en 1013. En 1043 Eduardo la Konfesanto fondis kolegiatan preĝejon, kiun la normandoj rekonstruis inter 1120 kaj 1180. Krom Ethelred, en la preĝejo entombiĝis Johano Beaufrot (1-a grafo de Somerset), patrina avo de Henriko la 7-a (Anglio), kaj sia dukino. En la minster estas ankaŭ astronomia horloĝo.

Mortis en Wimborne redakti