Wimmis

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Wimmis (stacidomo).

Wimmis estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo kaj ĉefloko de la distrikto Suba Simme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la nova administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo. Ĝi havis 2306 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Wimmis
Blazono de Wimmis
Wimmis
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Suba Simme-Valo
Koordinatoj  46° 40′ 0″ N 7° 38′ 0″ O / 46.66667 °N, 7.63333 °O / 46.66667; 7.63333 (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 0″ N 7° 38′ 0″ O / 46.66667 °N, 7.63333 °O / 46.66667; 7.63333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2306
Areo 22,3 km²
Alteco 629 m super marnivelo
Poŝtkodo 3752
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Wimmis
vdr

Geografio redakti

La komunumo situas ĉe la alfluejo de la rivero Simme al Kander en la Suba Simme-Valo. La rekonilo de la vilaĝo estas la Kastelo Wimmis. La plej alta punkto de la komunumo estas la kulmino de la monto Niesen, kiu leviĝas sude de la komunumo al alteco de 2362 m s.m. en formo de giganta piramido.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Wimmis limas en nordokcidento al Reutigen, en nordoriento al Spiez, en oriento al Aeschi ĉe Spiez, en sudo al Reichenbach en Kander-Valo, en sedokcidento al Diemtigen, kaj en okcidento al Erlenbach en Simme-Valo.

Trafiko redakti

La komunumo Wimmis trafike bonege atingeblas. Ĝi disponas pri stacidomo de la trajnlinio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Spiez al Zweisimmen, kaj situas ĉe la fino de flanka brako de la svisa aŭtovojo A8 de Spiez al la Simme-Valo.

Historio redakti

Homaj ŝpuroj el la ŝtonepoko el inter la 10-a ja 2-a jarmilo antaŭ Kristo estis trovitaj en la kaverno Mamilchloch. Gisrestaĵoj pruvis, ke en la 4-a kaj 5-a jarcento antaŭ Kristo homoj en la regiono de Wimmis gisis bronzon. De 15 antaŭ Kristo ĝis la jaro 425 romiaj legionoj setlis en Wimmis kaj tie kultivis vinon, kiel el la romia nomo de la vilaĝo, Vindemias, estas facile dekuktebla.

La unua dokumenta mencio de Wimmis datiĝas el la jaro 994 kiel Vindemis. En la jaro 1286 Wimmis fariĝis posedaĵo de la Senjoroj de Weissenburg. En tiu tempo Wimmis akiris la urborajton kaj fariĝis la potenccentro de la Senjoroj de Weissenburg. La tiama urbo estis fortikita per ringmuro, kies restaĵoj ankoraŭ hodiaŭ videblas. En la jaroj 1298 kaj 1303 la bernanoj dufoje vane sieĝis la urbon Wimmis, sed ne sukcesis konkeri ĝin. En la jaro 1334 la bernanoj denove atakis la urbeton Wimmis kaj ĉi-foje konkeris kaj detruis ĝin. La kastelon la bernanoj ne sukcesis konkeri. La milito finis per armistico kaj la weissenburganoj transdonis al la bernanoj la ŝlosilon al la kastelo. La weissenburganoj ek de tiam estis bernaj civitanoj. La malnova detruita preĝejo estis rekonstruita en provizora halo, porvizoraĵo, kiu hodiaŭ preskaŭ 700 jarojn poste ankoraŭ plu ekzistas.

Dum la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la kastelo estis transdonita al la francaj trupoj kaj starigita liberecarbo en la kastela korto. Dum kvin jaroj la vilaĝo nun apartenis al la tiama Kantono Oberlando, kiu en la jaro 1803 estis reintegrita al Kantono Berno. Tiam Wimmis fariĝis ĉeflono de la distrikto Suba Simme-Valo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti