Windows 95 estas grafika operaciumo orientita al konsumantoj. Ĝi estis aperigita la 24-an de Aprilo 1995 de Microsoft kaj estis grandega paŝo antaŭen kompare al antaŭaj operaciumoj de Windows-serio. Dum ĝi estis evoluigata, ĝi estis konata sub la kodnomo Ĉikago.

Windows 95


operaciumomallibera programaro
Evoluiganto: Microsoft
Familio: Windows
Fonta kodo: Fermita kodo
Lasta versio: 1997: OEM Service Release 2.5[mankas fonto]
Kernotipo: Monolita
Apera dato: 24-a de aŭgusto 1995
Licenco: MS-EULA
Subteno: Ne plu aktive ekde la 31-a de decembro 2001[1]
Retpaĝo: www.microsoft.com/windows95
vdr

La ĉefa ideo por Windows 95 estis kunligi tiutempe ankoraŭ apartan MS-DOS kaj Windows operaciumoj. Tio gvidis al signifaj plibonigoj kompare al la populara Windows 3.1, ĉefe en ties grafika interfaco, kies bazoj kaj strukturo estas plu uzataj eĉ en la plej lastaj versioj de la operaciumo, kiel Windows Vista. Estis ankaŭ multaj pliaj modifoj de la interna funkciado, inkluzive la subtenon por 256-literaj longaj dosiernomoj kun miksita uskleco kaj preemptiva plurtaska protektita moduso por 32-bitaj aplikaĵoj. Se la antaŭaj versioj de Windows estis nur helpaj "operaciaj medioj", kiuj postulis MS-DOS-operaciumon (kutime aĉetatan aparte), Windows 95 estis kunigita operaciumo, kaj tio estis grava merkatiga ŝanĝo.

Windows 95 sekvis Windows for Workgroups 3.11, kiu estis konata per siaj nesubteno de malnovaj 16-bitaj x86 procesoroj, kaj postulis almenaŭ Intel 80386 (aŭ kongruan) procesoron, kiu subtenus protektitan moduson

Referencoj redakti