Winnetou I (1963), estas filmo filmita laŭ motivo de romano de Karl May Winnetou.

Winnetou I
filmo
Originala titolo Winnetou I
Produktadlando Germanio, Italio, Jugoslavio
Originala lingvo germana
Kina aperdato 11-a de decembro 1963
Daŭro 101 min
Ĝenro Aventurema
Kameraado Ernst Wilhelm Kalinke
Reĝisoro(j) D-ro Harald Reinl
Produktisto(j) Horst Wendlandt
Scenaro Harald G. Petersson
Laŭ la verko de Karl May
Filmita en Jugoslavio: Mali-Alan ĉe Obrovac, Grobnik Polje ĉe Rijeka, kanjono de rivero Zrmanja ĉe Obrovac, akvofaloj de rivero Krka ĉe Skradin
Muziko de Martin Böttcher
Ĉefrolantoj vidu tekste
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj Erwin Lange
Produktinta firmao Rialto Film Preben Philipsen GmbH & Co KG, Berlino; Jadran Film, Zagrebo; Société Nouvelle de Cinématographie S.A., Parizo
IMDb
vdr

Fono de la estiĝo de filmo redakti

En Rialto fluas per fluo ĉampano. Produktoro Horst Wendlandt kaj lia teamo celebras la sukceson de La trezoro sur Arĝenta lago, kiu fariĝis absoluta kasa furorfilmo. Jam kelke da tagoj post la premiero estas decidite: estos filmita plua filmo, kiu portos nomon Winnetou I kaj se ĝi havos sukceson, estos filmita ankaŭ la dua kaj la tria partoj. Scenario al tiu ĉi devis verki la pruvita Harald G. Petersson. Jam la 17-an de januaro 1963 li prezentas 24-paĝan klarigon. Kompare kun la libro li tute ellasas la unuan ĉapitron Greenhorn kaj ankaŭ pri Rattler estas ĉi tie nenia mencio. La ĉefa motivo estas fermo de laŭsanga frateco inter Winnetou kaj Old Shatterhand kaj ankaŭ morto de Nŝo-ĉi kaj Inĉu-ĉuna. Roswell ĉi tie nomiĝas Tascona, mankas atako de kolono de veturiloj kaj Santer en la fino de filmo ne mortos. La 1-an de aprilo 1963 ĉe Constantin okazas interkonsilo rilate al la scenario. H. G. Petersson estas sperta scenariisto, sed mankas al li kapablo enperceptiĝi en la prezentadon de May, tial ĉefdramisto Gerhard F. Hummel realigas multajn ŝanĝojn, kiuj zorgos pri pli flua agadon kaj ankaŭ alkondukos tiun ĝustan atmosferon de May. En la unua junia semajno de la jaro 1963 la scenario al la filmo estas definitive preta.

La filmado redakti

La unuaj tagoj de filmado redakti

La 1-an de julio 1963 eksonis en Jugoslavio la unua filmklakilo. La tuta teamo enloĝiĝis en hotelo Zagreb en malnova venecia havenurbo Zadar. Oni komencis filmi en la plej malbone alirebla loko – en montpasejo Mali-Alan en montaro Velebit. La gruzigita vojo plena de truoj, kiu havis multfoje ascendon eĉ 20%, kondukis ĝis karakteriza montopinto Tulove Grede, inter ŝatantoj multe pli konata kiel Nugget-tsil. La veturado el la hotelo ĉi tien al Nugget-tsil daŭris unu horon kaj duonon. La teamo konsistis el preskaŭ de tiuj samaj homoj kiel ĉe La trezoro sur Arĝenta lago. Nove ĉi tie aliĝis juna jugoslava arkitekto Vladimir Tadej, maskistoj Walter kaj Gerda Wegner-oj, kiuj anstataŭis Willi Nixdorf-on kaj Charlotta Kersten-Scmidt-on, kaj mondo-kuranto kaj aventuremulo Herbert Kerz, kiu devis komune kun Otto Fechtner zorgi pri rekvizitoj.

 
Old Shatterhand liberigas Winnetou-on
 
Winnetou kaj Old Shatterhand

Kiel la unua estis filmita la fino de la filmo. La juna Marie Versini, kiu ĝuste venis al la loko de la filmigado, devis roli sian plej gravan rolon, en kiu ŝi estas mortanta en la brakoj de Old Shatterhand. Dum normalaj cirkonstancoj Tulove Grede estas senhoma montara pejzaĝo, sed nun parkumis sur rando de la mallarĝa vojo multe da aŭtoj, transportiloj de ĉevaloj kaj cisterno kun provizoj de akvo. Aŭtobuso alveturigis kromaktorojn, kiuj estis laŭbezone uzataj kiel apaĉoj aŭ banditoj. Por filmigado de sceno, en kiu malbonulo Santer kraŝos el roko rekte sur lancojn de apaĉoj, servis al la filmistoj natura kratero en Tulove Grede. Reĝisoro Reinhl volas nenian trukon nek rolanton-anstataŭanton, do super la kratero pendas Mario Adorf mem katenita sur ŝtala ŝnurego. Malagrable estis, ke blovis milda venteto, kiu senĉese levigis la jakon de Adorf, do estis videbla zono, al kiu la ŝnurego estis konektita. Kameraisto Kalinke devis serĉi avantaĝan pozicion, kio fine sukcesis al li: sur ekranoj de kinejoj estis nenio ekkonebla.

Rivero Zrmanja aŭ Rio Pecos redakti

Post la finigo de la filmigado en la montaro Mali-Alan la stabo transŝoviĝis al rivero Zrmanja. Sur ebenaĵo alte super la rivero arkitekto Vladimir Tadej konstruis pueblon de apaĉoj – impozantan konstruaĵon, sed kiu konsistis nur el fasado. Apaĉoj, kiuj estas en multaj scenoj videblaj sur tegmento, fakte staras sur skafaldo konstruita malantaŭ la fasado de la konstruaĵo. Batalo de Old Shatterhand kun estro Inĉu-ĉuna estis okazanta rekte sur rivero Zrmanja. Ĉar la rokmuroj ascendis krute alten kaj estis ĉi tie eĉ nenia strando,la tuta teamo devis reteniĝis sur boatoj kaj flosiloj. Lex Barker estas eminenta naĝanto kaj li vere ĝuis la filmigadon. Kiel Old Shatterhand li pagajas en indiana kanuo kaj samtempe li estas persekutata de Inĉu-ĉuna. Antaŭ Barker navigacias flosilo kun la kameraisto, kiu estas tirata per motorboato, el kiu zorgeme observas la scenon Reinl kaj ĉefkameraisto Kalinke. Sekvas la propra duelo de Old Shatterhand kontraŭ la estro – por ke la kamerao ne neniiĝu kaj povu esti uzita ankaŭ sub la akvo, ĝi devis esti enmetita en lignan keston havigita per ronda ŝipa fenestreto.

La tuta teamo havas brilan humoron, ĉiuj ĝuas el la suna vetero. Intertempe venis ankaŭ Horst Wendlandt kaj al granda amuzo de ĉiuj li senvestiĝinte ĝis banŝorto li saltas en la akvon. La produktoro iras baniĝi. Ankaŭ Pierre Brice ĝoje refreŝiĝus, sed ĝuste li devas filmi scenon, en kiu kun asketa trankvilo observas la duelon de sia patro kontraŭ Old Shatterhand. Sed Brice solvis tion lerte – en la momento, kiam la kamerao filmas detale supran duonon de lia korpo, li staras en la malvarma akvo vestita sole en sia indiana ĉemizo kaj banŝortoj.

Apaĉoj frunte kun Winnetou persekutas Old Shatterhandon kaj Inĉu-ĉunon. Reĝisoro Reinl deziras, por Winnetou genuu en la kanuo – tio onidire donos al li majestan aspekton. Sed en la praktiko ne estas tiel facile teni ekvilibron en la balanciĝanta kanuo. Estu kiel estu – unu malbona movo kaj jam la tuta kanuo komune kun ĉiuj aktoroj estas renversita...

Loko de filmado: "Roswell" redakti

La teamo iom malĝojiĝis, kiam finiĝis libertempo sur rivero Zrmanja. Nun ĉiuj devis alilokiĝi ĝis marborda urbo Šibenik. Ili estis enloĝigitaj en hotelo Jadran. Šibenik estas konata kiel elirpunkto por vojaĝo al akvofaloj de rivero Krka, al unu el la plej grandaj jugoslavaj turismaj atraktoj troviĝanta proksime de urbo Skradin. Se ni veturus pluen malantaŭ Skradin, ni venus al unutraka fervojlinio, kuniganta Zadar-on kun Knin. Ĉi tie, proksime de eta vilaĝo Zecevo, konstruis arkitekto Tadej Roswell-on. La plej grava konstruaĵo en la tuta Roswell estis Saloon, kun kiun kunpuŝiĝis lokomotivo. La filmigado de tiu ĉi filmero estis teknike tre pretendema, eĉ devis esti pro tio plilarĝigita fervojlinio de jugoslava ŝtata fervojlinio. Al ĉiuj estis klare: tio devas sukcesi je unu fojo, ne eblos ripeti la scenon. Kameraisto Kalinke persistas pri tio, por ke la lokomotivo kunpuŝiĝu kun Saloon en la plena rapideco kaj sen antaŭa bremsigo. La filmero, kiel Lex Barker estas desaltanta el la lokomotivo, estis filmita memkompreneble antaŭ tio kaj nun li troviĝas inter spektantoj. Relŝanĝilo estas alĝustigita kaj la lokomotivo ekveturas. Ankoraŭ kelke da metroj kaj ĝi kunpuŝiĝas kun Saloon. Ĝuste en tiu ĉi momento Erwin Lange bruligas eksplodigilon kaj Saloon efekte falas teren. El la alia flanko de la konstruaĵo la lokomotivo elveturas haltante en tavolo de ŝtonaro. Sekvas ĝojkriado, kriado kaj aplaŭdo – la sceno sukcesis. Nun venis tempo transŝoviĝi al la akvofaloj de rivero Krka, apud kiuj estis folmonta sceno kun Old Shatterhand kaj Nŝo-ĉi, kaj kun Sam Hawkens kun Musa vosteto.

Grobnicka Polja redakti

La filmigado en ĉirkaŭaĵo de Šibenik estas finita kaj la teamo transŝoviĝas ĝis Rijeka. En Grobnicka Polja, kie staris antaŭan jaron la farmo de Butler, estas filmonta atako de kiovoj kontraŭ veturiloj de Great Western. Sed homoj el Rialto ne kredas al propraj okuloj, kiam ili konstatos, kio ĉio ĉi tie ŝanĝiĝis de ilia lasta restado: staras ĉi tie vesterna urbeto kaj Jürgen Roland ĉi tie filmas sian filmon Die Flusspiraten vom Mississippi. Kameraisto Kalinke devas do bone atenti, por ke en filmeroj ne aperu konkurencaj indianoj. Multe da paralele veturantaj veturiloj estas eĉ tirataj per ŝarĝaŭtoj, por ke ili veturu flue kaj movo de la kamerao ne estu distremigita. La filmigado de filmo Winnetou I estas finigita per sceno, en kiu la veturilo kun dinamito eksplodos.

Premiero redakti

La 11-an de decembro 1963 okazas en munkena Mathäser-Filmpalast premiero, en kiu ĉeestas preskaŭ ĉiuj ĉefaj aktoroj: Lex Barker, Pierre Brice, Marie Versini, Ralf Wolter, Walter Barnes kaj Dunja Rajter. Ĉeestas ankaŭ reĝisoro Harald Reinl, produktoro Wendlandt kaj la tuta gvidantaro de kompanio Constantin. Je unu tago pli poste ili veturas ĝis Stutgarto, kie unu jaro antaŭe okazis la premiero de La trezoro sur Arĝenta lago. Denove la publiko ravita. La filmo solenas grandegan sukceson, eble ankoraŭ pli grandan ol ties antaŭulo. Je tri jaroj pli poste, komence de la jaro 1967, la filmo estas libere alirebla jam ekde la sesa jaro. Tio allogas en kinejojn novajn kaj novajn vizitantojn. En fina kalkulo la filmo Winnetou I fariĝas la plej sukcesa germana filmo de la postmilita periodo. Same kiel La trezoro sur Arĝenta lago ankaŭ tiu ĉi filmo ricevos markon Wertvoll. La 17-an de septembro 1964 ĝi akiras aprezon Ora ekrano pro pli ol tri milionoj da vizitantoj en la paso de 12 monatoj, kiu estis donita al ĝi okaze de solena premiero de filmo Winnetou II. En majo 1965 ĝi akiras ankoraŭ prezon Bambi pro komerce la plej sukcesa filmo de la jaro 1964.

Aktoroj redakti

Pierre Brice Winnetou
Lex Barker Old Shatterhand
Ralf Wolter Sam Hawkens
Mario Adorf Santer
Marie Versini Nŝo-ĉi
Walter Barnes Bill Jones
Mavid Popović Inĉu-ĉuna
Chris Howland Lord Tuff-Tuff
Dunja Rajter Belle
Niksa Stefanini Bullock
Branko Spoljar Bancroft
Husein Cokić Will Parker
Demeter Bitenc Dick Stone
Tomoslav Erak Tangua
Hrvoje Svob Klekí-petra
Antun Nalis Barestro Hicks
Ilija Ivezić Joaquin
Karl Dall trinkeja gasto

Aliaj nomoj de la filmo redakti

Argentino: WINNETOU EL GUERRERO. Aŭstrio: WINNETOU I. TEIL. Belgio: WINNETOU - L'INVINCIBLE PEAU-ROUGE / WINNETOU - DE ONOVERWINNELIJKE ROODHUID. Brazilio: A BATALHA FINAL DOS APACHES. Ĉeĥio: VINNETOU. Danlando: WINNETOU - PRAERIENS SON. Francio: WINETOU 1 RE ÉPOQUE. Granda Britio: WINNETOU THE WARRIOR. Hispanio: FURIA APACHE. Italio: LA VALLE DEI LUNGHI COLTELLI. Jugoslavio: VINETU. Nederlando: WINNETOU, HET GROTE OPPERHOOFD. Pollando: WINNETOU 1. SERIA. Svedio: WINNETOU - APACHERNAS HÄVDLNG. Svislando: WINNETOU I. TEIL. Usono: APACHE GOLD.

Agado de la filmo redakti

Vi konas lin ĉiuj – Winnetou, filo de estro de apaĉoj-meskaleroj. Lia nomo vivis en ĉiuj buŝoj, en ĉiu kabano, ĉe ĉiu tendarfajro. Li estis amiko kaj ŝirmanto de ĉiuj premitoj kaj senpardona batalanto kontraŭ senjusteco. Hodiaŭ tio sonas kiel fabelo, kio antaŭ jarcento estis ankoraŭ realeco, amara malmola realeco. Lasta senespera leviĝo de ruĝaj indiĝenoj kontraŭ blankaj konkerantoj. Senĉese pluen penetris pioniroj al okcidento. En iliaj spuroj aventuremuloj, banditoj kaj desperuloj. Apaĉoj estis al blankuloj amike klinitaj, malgraŭ tio estis ilia sorto siglita, ĉar ili proprumis tion, kion la entruduloj plej multe taksis – parcelojn kaj oron.

Old Shatterhand inspektas veturilojn de Great Western, kiu konstruas fervojon. Survoje li interkonatiĝos kun Sam Hawkens kaj liaj amikoj. Ili estas atakitaj kun sia kolono farde de indianoj. Old Shatterhand konstatos, ke la konstruado de la fervojo kondukas tra teritorio de apaĉoj kaj li klopodas malhelpi la konstruadon. Sed interparolante kun Winnetou kaj Klekí-petra, alrajdas Santer kun banditoj, li pafmortigos Klekí-petron kaj Winnetou-on li kaptos. Old Shatterhand liberigos lin kaj kiel pruvaĵon li prenos ornamaĵon de Winnetou. En Roswell komencas batalo inter Old Shatterhand kaj la homoj de Santer, en kiun alrajdas Winnetou kun batalantoj. Weinnetou trafos Old Shatterhandon per tranĉilo en la kolon kaj li kunveturas lin kun si en la vilaĝon. Li komisios sian fratinon Nŝo-ĉi, por ke ŝi zorgu pri li. Ili enamiĝos unu la alian kaj Nŝo-ĉi klopodas persvadi la patron, por ke tiu savu lin. Old Shatterhand povas akiri per batalo sian vivon, li gajnas super estro Inĉu-ĉuna. Intertempe Nŝo-ĉi ekrajdas en Roswellon por lia jako, kie en maldekstra brustpoŝo estas ujo kajen ĝi pruvo pri la liberigo de Winnetou. Winnetou farigos Old Shatterhandon sia frato. Ĉar Nŝo-ĉi volas studi, apaĉoj forrajdas kun Winnetou, Old Shatterhand, Nŝo-ĉi kaj Inĉu-ĉuna al Nugget-tsil por oro. Sed Santer subaŭskultos ilian interparolon, li subobservas ilin kaj pafmortigos Inĉu-ĉunon. Winnetou kun sia fratino klopodas rezisti al superforto, sed fine estas ankaŭ Nŝo-ĉi pafvundita. Kun helpo de Old Shatterhand apaĉoj sukcesos likvidi la banditojn kaj Santeron. Nŝo-ĉi mortas en la brakoj de Old Shatterhnad. La estro de apaĉoj fariĝas la juna Winnetou...

Interesaĵoj el la filmado redakti

Iam okazis ŝercaj kontrastoj inter la agado en la filmo kaj faktoj sur filmejo, kiel kiam ekz. estis filmata sceno, en kiu Winnetou kaj Old Shatterhand laŭsange interfratiĝos. Ambaŭ herooj tranĉos sin en la antaŭbrakojn. La sango estas fluanta, la brakoj estas alproksimiĝantaj, ili tuŝos unu la alian, la sango estas intermiksiĝanta. Ili rigardos unu la alian, ĉio estas ŝargita per sentoj. Winnetou iom levos la voĉon: "Frato." Old Shatterhand respondos: "Frato." La rigardoj kuniĝos kaj Pierre kaj Lex eksplodos pro ridoj. "Stop!" La reĝisoro estis kolerega. Ili komencis denove. "Frato." – "Fra..." kaj denove ili eksplodis en nehaltigeblan atakon de rido. Reinl ruĝiĝis en la vizaĝo kiel tomato. Ili provis do filmigi tion ankoraŭ unufoje, sed apenaŭ iliaj antaŭbrakoj ektuŝis, ili estis tie, kie antaŭe. Reinl turniĝis al ili per la dorso kaj kolerigite foriris. Lex kaj Pierre promesis, ke ili trankviliĝos kaj poste ili filmos tiun ĉi scenon. Kaj vere – tio sukcesis.

Uzita literaturo redakti

  • PETZEL, Michael. Karl-May-Filmbuch. Karl-May-Verlag, Bamberg, 1998.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti