ISO

Winschoten (53° 08' N 07° 02' E Mapo) estas urbo kaj antaŭa municipo en la provinco Groningen Nederlando. La municipo havis je la 1-a de julio 2006 18.472 loĝantojn kaj havas areon de 22,24 km² (el kiu 0,68 km² akvo).

Municipo Winschoten

Flago de la municipo Winschoten

Blazono de municipo Winschoten

Flago de la municipo Winschoten Blazono de municipo Winschoten
Situo de la municipo Winschoten
loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj • fortified town • loĝloko en Nederlando • nederlanda municipo
Provinco Oldambt
Ĉefloko Winschoten
Areo
 - Tero
 - Akvo
22,24 km²
21,66 km²
0,68 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
18.472 (1-a de julio 2006)
520,3 loĝ./km²
Geografia situo 53° 8′ N, 7° 2′ O (mapo)53.1333333333337.0333333333333Koordinatoj: 53° 8′ N, 7° 2′ O (mapo)
Winschoten (Nederlando)
Winschoten (Nederlando)
DEC
Winschoten
Winschoten

Map

Gravaj trafikaj arterioj A7, fervojo Groningen-Nieuweschans
CBS-municipokodo 0052
Poŝtkodo 9670–9675
vdr

La kromnomo de la urbo estas la Muelejurbo ĉar ĝi posedas tri funkciantajn ventmuelejojn. Alia kromnomo estas Sodom (Sodomo), kaj pro tio la loĝantoj kromnomiĝas Sodommers (Sodomanoj), sed ankaŭ ŝerce tellerlikkers (telerlikantoj) ĉar ili post la manĝo likus la teleron por ne perdi ion de la manĝaĵo. La kromnomo Sodom estas transprenita el la juda loĝantaro kiu antaŭ la Dua Mondmilito loĝis en Winschoten kaj opiniis ke la cetera loĝantaro havis malbonajn morojn kun seksumado kaj hazardludado. En Genezo 13 versiklo 13 legeblas ‘Kaj la loĝantoj de Sodom estis malbonaj kaj tre pekaj kontraŭ la Eternulo’.

En la blazono de Winschoten estas bildo de sankta Vito. Dum la mezepoko Winschoten kaj ĉirkaŭaĵo apartenis al la abatejo de Corvey. En ĉi tiu abatejo oni konservas relikvojn de ĉi tiu sicilia sanktulo. Kune kun Modesto kaj Krecencio li estis murdita pro sia kristana kredo (en la 4-a jarcento). Multe ankoraŭ rememoras pri ĉi tiu sanktulo, i.a. Sint (Sankta) Vitusstrato, kvartalo 'Sint Vitusholt', Skolta klubo Sint Vitus, romkatolika elementa lernejo Sint Vitus kaj la romkatolika paroĥokirko de la Heilige (Sankta) Vitus.

Winschoten havas la plej grandan rozoĝardenon de Nederlando.

Je la 1-a de januaro 2010 la municipo kunfandiĝis kun Reiderland kaj Scheemda, la nova nomo estas Oldambt.