Witold Urbanowicz (naskiĝis la 30-an de marto 1908 en Olszanka (distrikto Augustów), mortis la 17-an de aŭgusto 1996 en Nov-Jorko) – pola armeestro, brigada generalo, piloto de la Pola Soldataro, flug-aso, memorlibristo, komandanto de "Dywizjon 303" (Skadro-303)

Witold Urbanowicz
Gen. Witold Urbanowicz – pola armeestro, brigada generalo, piloto de la Pola Soldataro, flug-aso, memorlibristo, komandanto de "Dywizjon 303" (Skadro-303)
Gen. Witold Urbanowicz – pola armeestro, brigada generalo, piloto de la Pola Soldataro, flug-aso, memorlibristo, komandanto de "Dywizjon 303" (Skadro-303)
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1908 (1908-03-30)
en Olszanka
Morto 17-an de aŭgusto 1996 (1996-08-17) (88-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo National Shrine of Our Lady of Czestochowa
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Aviation Cadet School in Dęblin
Okupo
Okupo Flug-asooficirodiplomato
vdr

Dua mondmilito redakti

Witold Urbanowicz ekfamis kiel komandanto de la plej bona ĉasista skadro de la batalo de Anglio dum ties decida fazo. Kiel unusola polo ektroviĝis en la unua deko de la plej efikaj aliancaj pilotoj de tiu ĉi batalo. Li mem skribis pri tio:

Oni min fojfoje demandis pri mia paf-rekordo dum la dua mondmilito. Diversaj fontoj donas diversajn cifrojn, mi do prezentas la faktan staton. Dum la Batalo de Anglio mi pafe alterigis 17 aviadilojn, en Fora Oriento 11, el kio 6 aviadilojn dum bataloj kaj 5 aviadilojn dum atako al japanaj aviadilejoj en Ĉinio kaj Tajvano, dum ilia ekflugo aŭ alteriĝado. Post reveno de Ĉinio en 1944 la dokumentojn mi redonis al Pola Aviada Inspektorejo en Londono. (W. Urbanowicz, Świt zwycięstwa, p. 318).

Li estis majstro pri aviado – neniam malamika kuglo trafis lian aviadilon. Li ankaŭ perfekte orientiĝis en la aero. Post batalo listigis tiom da detaloj, ke oni apenaŭ povis kredi. Li vidis ĉion, kio okazis kaj kion ĉiu el ni faris (laŭ usona piloto de la 75-a skadro).

Witold Urbanowicz estis distingita per la Kruco de la Ordeno Virtuti Militari, kvarfoje per la Batal-Kruco, per la brita Distinguished Flying Cross kaj la usona Air Medal kaj aliaj militaj ordenoj, kiel de Kuomintango.

Post la milito redakti

Kiam julie 1945 registaro de Usono ĉesis agnoski Polan Registaron en Ekzilo kolonelo Urbanowicz alflugis al okupaciita Germanio, kaj de tie al Pollando, kie baldaŭ estis arestita de komunista sekureca servo. Liberigita, tuj fuĝis okcidenten. Setlis kun la familio en Nov-Jorko, kie en sekvaj jaroj laboris i.a. en American Airlines.

Verkoj redakti

Li publikigis kelke da libroj kun militrememoroj:

  • Początek jutra (Komenco de morgaŭ), Kraków 1966,
  • Świt zwycięstwa (Aŭroro de venko), Kraków 1971,
  • Ogień nad Chinami (Fajro super Ĉinio)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti