Witold Zacharewicz

Witold Zacharewicz (naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1914 en Płock, mortis la 16-an de februaro 1943 en Aŭŝvico) – pola teatra kaj filma aktoro de intermilita periodo, murdita en koncentrejo pro helpo al judoj.

Witold Zacharewicz
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1914 (1914-08-26)
en Płock
Morto 16-an de februaro 1943 (1943-02-16) (28-jaraĝa)
en Aŭŝvico
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Szkoła Główna Warszawska
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Vivo redakti

Naskiĝis kiel dua infano de Kiejstut Zacharewicz kaj Wanda Kraczkiewicz. Ĝis 1919 liaj gepatroj estis bienuloj en Stanowo, apud Płock. Poste ili divorcis kaj vendis la havaĵon.

Witold Zacharewicz finis varsovian gimnazion (1932) kaj daŭrigis edukadon en polista fakultato de Varsovia Universitato. Samtempe li frekventis laborejon en Ŝtata Instituto de Teatraj Artoj.

En la jaroj 1933-1936 li prezentiĝis en varsoviaj urbaj teatroj. Krome en la sezono 1934/35 estis en la ensemblo de varietea teatro Stara Banda, kaj en 1936 ludis en Ĉambra Teatro. Tamen la plej grandan popularecon donis al li filmaj roloj, kelkiam de filmaj amantoj, al kio kontribuis lia korpa staturo. La famon atingis rolante en filmoj de Michał Waszyński kaj Józef Lejtes. La jaro 1938 estis periodo de lia plej granda populareco kiel aktoro. La lasta filmo kun lia partopreno estis Geheno.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti