Wittenberg

komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio
Ne konfuzu Wittenberg = Vitenbergo kun Württemberg = Virtembergo

Wittenberg, esperanto Vitenbergo, estas urbo de la germana federacia lando Saksio-Anhalto. Ĝi situas apud la rivero Elbo, kaj estas la administra centro de samnoma distrikto Wittenberg. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 45 535 loĝantojn.

Wittenberg
Blazono
Wittenberg (Germanio)
Wittenberg (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • Luterurbo • ĉefurbo de distrikto en Germanio • rezidejo
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Wittenberg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 03491, 034920, 034928, 034929
Poŝtkodo 06886, 06888, 06889
Aŭtomobila kodo WB
Oficiala Municipokodo 15091375
LOCODE DE WTG
Politiko
Komunumestro Torsten Zugehör (senpartia)
Adreso de la administrejo Lutherstraße 56
06886 Lutherstadt Wittenberg
Demografio
Loĝantaro 45535 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 52′ N, 12° 39′ O (mapo)51.867112.6484Koordinatoj: 51° 52′ N, 12° 39′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 178 m
Areo 240,32 km²
Oficiala retejo http://www.wittenberg.de
vdr
Merkata placo

Historio redakti

Wittenberg estis grava urbo de la iama duklando Saksio-Wittenberg (ĝis 1356) kaj poste de la elektoprinclando Saksio (ĝis 1806).

La 31-an de oktobro 1517 Marteno Lutero alnajlis sian Naŭdek kvin Tezojn al la pordego de la centra preĝejo de Wittenberg, lia protesto kontraŭ la korupteco en la katolika eklezio.

En 1918 fonditis en Wittenberg la Lutersocieto. En 1996 UNESKO registris la lokojn de Lutera agado en Eisleben kaj Wittenberg en la listo de Monda Heredaĵo.

 
kastela kirko

Eduksistemo redakti

La Universitato de Wittenberg, ankaŭ nomata Animo Mater Leucorea, ricevis imperian aprobon de la reĝo Maksimiliano la 1-a la 6-an de julio 1502 kaj malfermis siajn pordojn la 18-an de oktobro 1502, instigita de Frederiko la 3-a, princo-elektisto de Saksio, nomata "Frederiko la Saĝa".

Sub la influo de Filipo Melanktono, kaj fundamentita de Marteno Lutero, la universitato fariĝis centro de la Protestanta Reformacio, kiu eĉ enkorporigis la domon de Lutero, en Wittenberg, konata kiel "Lutherhaus", kiel parton de la universitata kampo.

La Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle - germane Martin-Luther-Universität Halle-Wittenberg estas kune en la urboj Wittenberg kaj Halle (Saale) de la federacia lando Saksio-Anhalto. Ĝi estis fondita en 1817, per kunigo de la universitato Wittenberg de la 18-a de oktobro 1502 kaj la universitato Halle de la 1-a de julio 1694.

Famuloj rilataj al Wittenberg redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
Judensau (porkino de Judoj)