Wittnau AG

komunumo de Svislando

Wittnau estas komunumo en la distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1123 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Wittnau
Blazono de Wittnau
Wittnau
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Laufenburg
Koordinatoj  47° 28′ 53″ N 7° 58′ 40″ O / 47.48139 °N, 7.97778 °O / 47.48139; 7.97778 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 53″ N 7° 58′ 40″ O / 47.48139 °N, 7.97778 °O / 47.48139; 7.97778 (mapo)
Areo 11,25 km²
Alteco 411 m super marnivelo
Poŝtkodo 5064
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Wittnau
vdr

Geografio redakti

Wittnau situas ĉe la bordo de la rivereto Bruggbach, alfluanto de Sissle en valo inter la altebenaĵoj de la Argovia Tavolĵuraso.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Wittnau limas en nordo al Gipf-Oberfrick, en oriento al Wölflinswil, en sudo al Kienberg (Kantono Soloturno) kaj Anwil (Kantono Bazelo Kampara), kaj en okcidento al Rothenfluh (Kantono Bazelo Kampara) kaj Wegenstetten.

Trafiko redakti

Wittnau estas ligita al la reto de la publika trafiko per poŝtaŭtolinio de Araŭo al Frick.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Wittnau datiĝas el la jaro 828 kiel Witundhove.

En mezepoko regis la Grafoj de Homburg-Thierstein kaj poste la Habsburgoj pri la regiono. La Habsburgoj pandigis en la jaro 1468 la tutan Frick-Valon al Burgonjo post kies tetruo fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1477 Wittnau refariĝis posedaĵo de Aŭstrio.

En la jaro 1797 la Frikvalo fariĝis franca protektoraĵo, kiu en la jaro 1802 estis integrita al la Helveta Respubliko kiel Kantono Frikvalo. En 1803 kun la dissolvo de la Helveta Respubliko la Frikvalo estis integrita al la nova Kantono Argovio, al kiu ankaŭ Wittnau ek de tiam apartenas.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti