Wojciech Kilar

pola komponisto

Wojciech Kilar (naskiĝis la  17-an de julio 1932(nun 1932-07-17) en Lvovo, mortis la 29-an de decembro 2013 en Katowice, Pollando) estis pola komponisto de klasika kaj filmmuziko.

Wojciech Kilar
Persona informo
Naskonomo Wojciech Kilar
Naskiĝo 17-an de julio 1932 (1932-07-17)
en Lvivo, Lwów Voivodeship,  Dua Pola Respubliko
Morto 29-an de decembro 2013 (2013-12-29) (81-jaraĝa)
en Katowice
Mortokialo cerba kancero
Tombo Cemetery on Sienkiewicza Street in Katowice
Lingvoj pola
Loĝloko LvivoKrosnoRzeszówDarmstadtParizoJasna GóraKatowice
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Academy of Music in Katowice • Q11815206
Subskribo Wojciech Kilar
Memorigilo Wojciech Kilar
Familio
Patrino Neonilla Kilar-Krzywiecka
Okupo
Okupo komponistopianisto • filmkomponisto • universitata instruisto
Verkoj Angelus
Prelude and Christmas carol
Q2275854
Eliro
Krzesany
Kościelec 1909
Hoary Fog
Orawa
Missa pro pace
Symphony No. 3
Symphony No. 2
Symphony No. 5
TTT
Retejo http://wojciechkilar.pl/
vdr
Wojciech Kilar

Vivo kaj verkaro redakti

Inter la jaroj 1950 kaj 1955, Wojciech Kilar studis porpianan komponadon en la muzika akademio Katowice, poste ĝis 1958 en la konservatorio de la muzika akademio Krakovo kaj de 1959 ĝis 1960 en Parizo ĉe Nadia Boulanger. En la jaro 1957 li partoprenis en la internaciaj feriokursoj por moderna muziko en Darmstadt, Germanio. Li ricevis multajn premiojn pro sia verkaro kaj kun Krzysztof Penderecki kaj Henryk Mikołaj Górecki konsistigas la avangardon de la pola arto de la 1960-aj jaroj. Aparte konatiĝis lia orkestra verko Krzesany (montogrimpado) el la jaro 1974. Liaj koncertaj verkoj estas kunmetaĵoj el sonaj elementoj kaj melodieroj, parte ankaŭ enplektitaj simplaj melodioj kvazaŭ el popolaj kanzonoj. Formale, aparte la verkoj Krzesany kaj Orawa ŝajnas ritme antaŭenpuŝantaj ripetaĵoj, ne malsimile de la tiel nomata "muzika minimumismo".

Dum la lastaj tridek jaroj li aparte famiĝis pro la komponado de la muziko por multaj kinejaj filmoj, en Pollando kaj aliaj landoj de Eŭropo, sed pli kaj pli ankaŭ en Holivudo, kie li interalie kunlaboris kun la reĝisoro kaj produktisto Roman Polański. Pro sia muziko por la filma dramo "La Pianisto" de Roman Polański li ricevis la francian kinan premion "César", krome inter la jaroj 2000 kaj 2006 li kvar fojojn honoriĝis per la pola filma premio. Daŭre tamen li ankaŭ publikigas simfonian muzikon kaj pliajn klasikajn porkoncertajn verkojn.

Verkoj redakti

Instrumenta muziko redakti

  • 1955 simfonio por arĉinstrumentoj
  • 1956 koncerta simfonio por piano kaj orkestro
  • 1974 Krzesany por orkestro
  • 1976 Kościelec 1909 poezia simfonio por orkestro
  • 1988 Orawa por arĉinstrumenta orkestro
  • 1988 korusa antaŭludo por arĉinstrumenta orkestro
  • 1994 Rekviemo por Kolbe por orkestro
  • 1997 porpiana koncerto

Soloaj, korusaj kaj orkestraj verkoj redakti

  • 1981 Exodus (biblia libro "eliro") por miksita koruso (SATB) kaj orkestro
  • 1983 Victoria por miksita koruso (SATB) kaj orkestro
  • 1984 Anĝeluso je la teksto de Ave Maria por soprano, miksita koruso (SATB) kaj orkestro
  • 2000 Missa pro pace ("porpaca meso") por soloistoj (SATB), miksita koruso (SATB) kaj orkestro

Porteatra muziko (elekto) redakti

Porfilma muziko redakti

  • Rejs ("Vojaĝo", 1970 – reĝisoro Marek Piwowski)
  • Życie rodzinne ("Familia vivo", 1971 - reĝisoro Krzysztof Zanussi)
  • Perła w koronie ("Perlo en la krono", 1972 - reĝisoro Kazimierz Kutz)
  • Ziemia obiecana ("La benita lando", 1974 – reĝisoro Andrzej Wajda)
  • David ("Davido", germane, 1979 - reĝisoro Peter Lilienthal)
  • Korczak (1990 – reĝisoro Andrzej Wajda)
  • Vivo je vivo - Maximilian Kolbe (1991 – reĝisoro Krzysztof Zanussi)
  • Dracula (angle, 1992 – reĝisoro Francis Ford Coppola)
  • König der letzten Tage ("Reĝo de la lastaj tagoj", 1993 – reĝisoro Tom Toelle)
  • Death and the Maiden ("Morto kaj la knabino", angle, 1994 – reĝisoro Roman Polański)
  • Cwał ("galopego", 1996 – reĝisoro Krzysztof Zanussi)
  • Portrait of a Lady ("Portreto de damo", 1996 – reĝisoro Jane Campion)
  • The Colour of Life ("La koloro de vivo", 1997 – reĝisoro Krzysztof Zanussi)
  • The Ninth Gate ("La Naŭa Pordego", 1999 – reĝisoro Roman Polański)
  • Pan Tadeusz ("Sinjoro Tadeo", 1999 – reĝisoro Andrzej Wajda)
  • Suplement (2002 – reĝisoro Krzysztof Zanussi)
  • The Pianist ("La pianisto", 2002 – reĝisoro Roman Polański)
  • Zemsta ("Venĝo", 2002 – reĝisoro Andrzej Wajda)
  • Persona Non Grata ("Nedezirata persono", 2005 – reĝisoro Krzysztof Zanussi)
  • We Own the Night ("Ni regas la nokton", 2007 – reĝisoro James Gray)

Ordenoj kaj distingoj redakti

La 3-an de majo 2012 Wojciech Kilar ricevis la Ordenon de Blanka Aglo "pro eminentaj meritoj por la pola kulturo kaj pro samvaloraj atingaĵoj en la krea laboro".

En 2002 estis distingita per la Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno Polonia Restituta, kaj laŭ decido de prezidento Lech Kaczyński de la 19-a de novembro 2008 "pro eminentaj atingaĵoj en artisma kreado, pro popularigo de la pola kulturo enlande kaj eksterlande" estis honorigita per la Granda Kruco de la Ordeno Polonia Restituta, per kiu estis ornamita la saman tagon en Katowice kadre de celebrado de la 90-a datreveno de la renaskiĝo de Pollando.

La 8-an de junio 2009, dum foiro Sacroexpo en Kielce, li ricevis de la manoj de ĉefepiskopo Gianfranco Ravasi la medalon Per artem ad Deum (Pere de arto al la Dio), atribuitan de la Papa Konsilio pri Kulturo.

Eksteraj ligiloj redakti

Wojciech Kilar ĉe Interreta filma datumbazo (angle)