Wolf Harranth

aŭstra aŭtoro

Wolf HARRANTH (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1941 en Vieno, mortis la 3-an de aŭgusto 2021 en Klosterneuburg[1]) estis aŭstra verkisto, tradukisto, filologo, radia telegrafisto kaj ĵurnalisto.

Wolf Harranth
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1941 (1941-08-19)
en Vieno
Morto 3-an de aŭgusto 2021 (2021-08-03) (79-jaraĝa)
en Klosterneuburg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo verkisto • media journalist vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La elsendoturoj de Radio Aŭstria Internacia en Moosbrunn (Malsupra Aŭstrio); por la menciita radistacio Harranth longtempe deĵoris

Vivo redakti

Jam kiel infanon oni dungis lin fare de la radio por laŭtlegado. Dum la jaroj 1960 ĝis 1985 li laboris ĉe la viena eldonejo Jungbrunnen, kie li iĝis baldaŭ lektoro kaj eĉ aferdirektanto. Li estis sendependa aŭtoro kaj tradukisto. Universitate li estis studinta anglistikon.

Ĝis la hontoplena fermo de Radio Aŭstria Internacia far la aŭstria registaro en 2003, s-ro Harranth deĵoris kiel altestimata kunlaboristo tie, kiu specialiĝis je la radioteĥnikaj elsendoj por ĉiam scivolema aŭskultantaro. Lia ege ŝatata ĉiusemajna elsendo nomiĝis Kurzwellenpanorama ("mallongonda panoramo"), kies titolon oni estis ŝanĝonta pli malfrue en Intermedia. Harranth fondis kaj prizorgis la gravan radiarkivon Dokufunk-Archiv.

Li publikigis ĉirkaŭ 20 librojn kaj pli ol 50 tradukojn (ĉefe el la angla kaj inter ili eĉ klasikaĵojn de Mark Twain, Rudyard Kipling, Oscar Wilde), al kio aldoniĝu pluraj valoraj aldonoj por diversaj antologioj literaturaj.

Honoroj redakti

Por lia kreada vivo oni aljuĝis kelkajn dekoraciajn premiojn al li, ekz. la Ŝtatan premion aŭstrian por literatura tradukado (Österreichischer Staatspreis für literarische Übersetzung) en 2004.

Verkoj (elekto) redakti

  • Vademecum für Kurzwellenhörer und Funkfreunde. Eldonis Assoziation Junger DX-er in Österreich (ADXB). Verlag Jungbrunnen. Wien, München. 1981, ISBN 3-7026-5526-3.
  • Da ist eine wunderschöne Wiese. Ilustris Winfried Opgenoorth. Tria eldono, Verlag Jungbrunnen. Wien/München 1985, ISBN 3-7026-5575-1.
  • Ein Elefant mit rosaroten Ohren. Ilustris Barbara Resch. Dulingva eldono (germane/serbokroate), Verlag Jungbrunnen. Wien/München 1993, ISBN 3-7026-5660-X.
  • Mein Opa ist alt und ich hab ihn sehr lieb. Ilustris Christina Oppermann-Dimow. Maier Verlag. Ravensburg 1987 (dua eldono), ISBN 3-473-33696-3.
  • Aus den Schätzen der QSL-Collection (=Funkamateur-Bibliothek, 8), Theuberger, Berlin 1996, ISBN 3-910159-07-9.
Tradukoj
Antologioj

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti