Wolfgang Becker (naskiĝis la 22-an de junio 1954 en Hemer, Nordrejn-Vestfalio) estas germana filmreĝisoro.

Wolfgang Becker
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1954 (1954-06-22) (69-jaraĝa)
en Hemer,  Germanio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater German Film and Television Academy Berlin • Libera Universitato Berlino
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo • reĝisoro
Verkoj Adiaŭ Lenino!
vdr
Wolfgang Becker dum la malfermo de la filmfestivalo Berlinale de 2009

Vivo redakti

Becker pasigis siajn lernejajn jarojn en en Hemer, kaj poste unue studis germanistikon, amerikanistikon kaj historion en la Libera Universitato Berlino. Poste li plustudis en la kina akademio Deutsche Film- und Fernsehakademie Berlin (dffb) kaj per sia studfina filmo Schmetterlinge ("papilioj") gajnis internacian renomon. La filmo ricevis la premion Student Academy Award, kiel plej bona studenta filmo, la premion "ora leopardo" en la filmfestivalo de Locarno kaj la premion de la sarlanda ministroprezidanto en la Max-Ophüls-festivalo. Sekvis la epizodo Blutwurstwalzer de la renoma televida krimfilma serio Tatort kaj la filmdramo Kinderspiele, kiu gajnis la premiojn Preis der deutschen Filmkritik kaj Regieförderpreis der HypoVereinsbank). Kun la reĝisoroj Tom Tykwer, Dani Levy kaj la filmproduktisto Stefan Arndt li en 1994 fondis la filmproduktan firmaon X Filme. Das Leben ist eine Baustelle estis la unua kineja filmo, kiun li en 1997 realigis en la nova firmao, kaj kies premiero en la filmfestivalo Berlinale estis granda sukceso. La kineja filmo Good Bye, Lenin! (Adiaŭ Lenino!) de 2003 estis kaj punlika sukceso kaj produktaĵo laŭdata de la filmĵurnalistoj: ĝi ricevis multajn premiojn en Germanio, sed ankaŭ la premion César en Francio kaj la Goja-premion en Hispanio. La mallonga filmo Ballero produktiĝis okaze de la lotumo de la grupaj matĉoj de la futbala mondpokalo 2006 kaj estis tutmonde dissendita televide. Al la plurepizoda dokumenta filmo Deutschland 09 Wolfgang Becker kontribuis la parton Krankes Haus ("malsana domo").

Wolfgang Becker havas filinon kaj kun partnerino vivas en Berlino.

Filmaro redakti

  • 1988: Schmetterlinge
  • 1991: Tatort – Blutwurstwalzer
  • 1992: Kinderspiele
  • 1997: Das Leben ist eine Baustelle
  • 2003: Good Bye, Lenin! (Adiaŭ Lenino!)
  • 2005: Ballero
  • 2009: Deutschland 09 – Krankes Haus

Eksteraj ligiloj redakti