Wolfgang Köhler (naskiĝis la 22-an de januaro 1887, mortis la 11-an de junio 1967) estis germana psikologo kaj fenomenologo. Kiel Max Wertheimer kaj Kurt Koffka li forte kontribuis al la kreo de la Geŝtalt-psikologio.

Wolfgang Köhler
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1887 (1887-01-21)
en Talino
Morto 11-an de junio 1967 (1967-06-11) (80-jaraĝa)
en Enfield
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioUsono
Alma mater Bonna universitatoHumboldt-Universitato en Berlino
Subskribo Wolfgang Köhler
Okupo
Okupo psikologo • universitata instruisto • filozofo
vdr

Dum la nazia reĝimo en Germanio, li protestis kontraŭ la maldungo de judaj profesoroj el universitatoj, kaj kontraŭ la ordono ke instruistoj donu nazian saluton komence de siaj klasoj. En 1935 li forlasis la landon kaj elmigris al Usono. La kolegio de la urbeto Swarthmore en Pensilvanio proponis al li oficon de profesoro, kaj sekve li tie instruis dum 20 jaroj kaj daŭrigis siajn esplorojn.

Aparte li konatigis pro la "Efiko de Buba/Kiki", kiun li unuafoje priskribis en 1929. Kunlaboris kun li i.a. la famega Solomon Asch.