Wolfgang Schäuble

germana politikisto (CDU)

Wolfgang SCHÄUBLE [ŝojble] (naskita la  18-an de septembro 1942(nun 1942-09-18) en Freiburg im Breisgau, mortinta la 26-an de decembro 2023[1]) estis germana politikisto de la kristandemokratia partio CDU.

Wolfgang Schäuble
Persona informo
Wolfgang Schäuble
Naskiĝo 18-an de septembro 1942 (1942-09-18)
en Freiburg
Morto 26-an de decembro 2023 (2023-12-26) (81-jaraĝa)
en Offenburg
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Waldbachfriedhof Offenburg vd
Religio Evangelia eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de FrajburgoHamburga universitato vd
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio vd
Subskribo Wolfgang Schäuble
Familio
Patro Karl Schäuble vd
Gefratoj Thomas Schäuble vd
Edz(in)o Ingeborg Schäuble vd
Infanoj Christine Strobl vd
Profesio
Okupo juristopolitikistoadvokato vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en BerlinoBonnoGengenbach vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En la registaro de Helmut Kohl li estis inter 1984 kaj 1989 federacia ministro pri specialaj taskoj kaj ĉefo de la federacia kancelierejo, kaj inter 1989 kaj 1991 jam unuafoje ministro pri internaj aferoj.

En oktobro 1990 li estis de malantaŭe atence pafatakita de psika malsanulo: unu pafila kuglo trafis la makzelon, unu la mjelon kaj tria trafis gardiston, kiu ĵetis sin inter la politikiston kaj la pafanton. La gardisto pretervivis, kaj ankaŭ Wolfgang Schäuble, kiu tamen de tiam sube de la tria brusta vertebro estas paralizita kaj por moviĝo bezonas rulseĝon.

Post la federacia parlamenta baloto en 1998 li anstataŭis Helmut Kohl kiel CDU-partiestro, sed retiriĝis en 2000.

Inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 li estis ministro pri internaj aferoj en la ministraro unua de Angela Merkel, kaj rezulte de la parlamenta baloto en Germanio 2009 ekde la 28-a de oktobro de tiu jaro estis ministro pri financoj en la ministraro dua de Angela Merkel. Ankaŭ en la tria ministraro de Angela Merkel, kies konsisto estis oficiale publikigita la 15-an de decembro 2013, li denove estis ministro pri financoj.

Ekde la 24-a de oktobro 2017 li estis prezidanto de la Germana Federacia Parlamento. En oktobro 2021, Wolfgang Schäuble cedis sian lokon kiel Prezidanto de la Bundestag al Bärbel Bas.

Referencoj redakti

  1. "Wolfgang Schäuble Ist tot." - Ĉe: ORF aŭ, 27.13.3023

Eksteraj ligiloj redakti