Wolfgang Welsch (* 1946-10-17 en Steinenhausen, Germanio) estas germana filozofo, kies ĉefaj esplortemoj estas antropologio kaj epistemologio, filozofia estetiko kaj teorio de arto, kulturfilozofio (teorio de la transkultura socio) kaj la filozofio de la nuntempo.

Wolfgang Welsch
Persona informo
Wolfgang Welsch
Naskiĝo 17-an de oktobro 1946 (1946-10-17) (77-jaraĝa)
en Steinenhausen
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo filozofopedagogo • universitata instruisto • arthistoriisto • aesthetician • instruisto vd
Laborkampo Postmodernismo vd
Verkado
Verkoj Q24038984 vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Welsch disvolvis en 1990 la koncepton transkulturismo. Laŭ ĝi, nuntempaj kulturoj ne plu havas homogenan kaj monolitecan formon (kvazaŭ “globoj”), sed evidentigas multspecajn interpenetriĝojn kaj kunplektiĝojn – havante retsimilan karakteron. La persona identeco de nuntempuloj havas la trajton, ke elementoj de diversa kultura deveno kombiniĝas en ĝi. Pro tio, nuntempuloj estas individue transkulturaj. Tio validas ne nur por migrantoj, sed pli kaj pli por ĉiu. Transkulturaj identecoj havas la avantaĝon esti pli komunikiĝkapablaj kaj konektopovaj ol la pli malnovaj, monolitaj identecoj, ĉar inter ili ekzistas plej ofte komunaĵoj ebligantaj reciprokan komprenon, kiu povas ankoraŭ vastiĝi dum postaj paŝoj de interkomunikado.

Vidu ankaŭ redakti