Wolfgangsee (Volfganga Lago) estas lago en Aŭstrio situanta plejparte en la federacia lando Salcburgio. Ĝi estas unu el la plej bone konataj lagoj de la ripozloka regiono Salzkammergut. Ĝia defluo estas la rivereto Ischl.

Wolfgangsee
lago
Situo Salzkammergut, Aŭstrio
Setlejoj Strobl, S-ta Gilgen, Abersee, Ried, Sankt Wolfgang im Salzkammergut
Areo de la baseno 124,8 km²[1]
Landoj de la baseno Aŭstrio
Datenoj
Koordinatoj 47° 45′ N, 13° 24′ O (mapo)47.7513.4538Koordinatoj: 47° 45′ N, 13° 24′ O (mapo)
Wolfgangsee (Lando Salcburgo)
Wolfgangsee (Lando Salcburgo)
DEC
Wolfgangsee
Wolfgangsee
Map
Wolfgangsee
Supermara alteco 538 m
Surfaca areo 12,84 km²[1]
Maksimuma longo 10,3 km[1]
Maksimuma larĝo 2 km[1]
Akva volumeno 667,07 milionoj m³dep1[1]
Maksimuma profundo 114 m[1]
Averaĝa profundo 52 m[1]
vdr

Ĉe la lago situas la urboj Strobl, Sankt Gilgen kaj ĝia antaŭurbo Abersee kaj Ried en Salcburgio kaj Sankt Wolfgang en la federacia lando Supra Aŭstrio. La parto de la Wolfgangsee apud Sankt Gilgen estas nomata Abersee. La lago havas areon inter 12,9 kaj 13,1 km².

Wolfgangsee

La Wolfgangsee estas plene ĉirkaŭita de montoj. En ĝia sudo kaj sudokcidenta situas la Osterhorngruppe, montara sistemo 1800 metrojn alta. Rekte sude de Sankt Gilgen troviĝas la Zwölferhorn (1521 m), kiu povas esti vizitata per kabla aŭtomobilo. Sur la norda flanko de la lago situas la monto Schafberg (Ŝafmonto). Dentorela fervojo, la Schafbergbahn (ŝafmonta fervojo), kondukas supren al la montopinto je 1782 m.

Turismo estas la ĉefa enspezo-fonto de la regiono ĉirkaŭ la lago. En la tri komunumoj apud la lago nuntempe troviĝas ĉirkaŭ 8.500 gast-litoj, kiuj ebligas ĉirkaŭ 900.000 tranoktojn. Ĉ. 75 % de la tranoktoj okazas dum somero, ĉirkaŭ 25 % dum vintro. En 1998 la tri komunumoj fondis komunan turisman organizaĵon, la "Wolfgangsee Tourismus Gesellschaft (WTG)" (Turisma Asocio de Volfganga Lago).

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Bundesamt für Wasserwirtschaft (Hrsg.): Atlas der natürlichen Seen Österreichs mit einer Fläche ≥ 50 ha. Morphometrie – Typisierung – Trophie. Stand 2005. Schriftenreihe des Bundesamtes für Wasserwirtschaft, Band 29, Wien 2008, S. 81–83 (PDF; 9,0 MB)

Eksteraj ligiloj redakti

  • Retejo de la turisma asocio de Wolfgangsee en pluraj lingvoj