Woodrow Wilson

prezidento de Usono (1913–1921)

Thomas Woodrow WILSON [TA-mes ŬUD-roŭ ŬIL-sn], la dudek-oka usona prezidanto, naskiĝis je la 28-a de decembro, 1856, en Staunton, Virginio. En 1919 li obtenis la Nobel-premion pri paco.

Woodrow Wilson
Nobel-premiito
Persona informo
Woodrow Wilson
Naskonomo Woodrow Wilson
Naskiĝo 28-an de decembro 1856 (1856-12-28)
en Staunton
Morto 3-an de februaro 1924 (1924-02-03) (67-jaraĝa)
en Vaŝingtono,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Vaŝingtona Nacia Katedralo vd
Religio Presbiterianismo vd
Lingvoj anglagermana vd
Loĝloko Woodrow Wilson Boyhood Home vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kolegio DavidsonUniversitato PrincetonJohns Hopkins UniversitatoUniversitato de Virginio vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Woodrow Wilson
Memorigilo Woodrow Wilson
Familio
Patro Joseph Ruggles Wilson vd
Patrino Janet Woodrow vd
Gefratoj Joseph Ruggles Wilson Jr. • Marion Morton Wilson • Annie Josephine Wilson vd
Edz(in)o Edith Bolling Galt Wilson • Ellen Axson Wilson vd
Infanoj Margaret Woodrow Wilson • Jessie Woodrow Wilson Sayre • Eleanor Wilson McAdoo vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto • advokato • akademiulo • ŝtatreprezentanto • politikologo • juristoinstruistoverkisto vd
Aktiva en Princeton vd
Doktoreca konsilisto Herbert Baxter Adams • Richard T. Ely vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis prezidanto de la universitato Princeton ekde 1902 ĝis 1910, poste guberniestro de Nov-Ĵerzejo ekde 1911 ĝis 1913, kiam li estis elektata kiel prezidanto de Usono.

Wilson estis prezidanto dum la unua mondmilito. Li estis ankaŭ la dua demokrata prezidanto post Andrew Jackson.

Li revis formi la Ligon de Nacioj. Lia unua edzino estis Ellen Louise Axson, kaj la paro havis tri gefilojn. Post ŝia morto, lia dua edzino estis Edith Bolling Galt. Wilson estis presbiteriano. Post 1918, li suferis je paralizo. Li mortis 67-jaraĝa, je la 3-a de februaro, 1924, en Vaŝingtono pro ikto.

Woodrow Wilson estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

La 14 punktoj de Wilson redakti

En januaro 1918, la prezidento Woodrow Wilson prezentis pacproponon kun 14 punktoj:

  1. eliro de sekreta diplomatio kaj publikigo de traktatoj;
  2. liberaj maroj;
  3. abolo de ekonomiaj baroj;
  4. malpligrandigo de naciaj armeoj;
  5. redifino de koloniisma politiko, favore al la koloniigitaj popoloj;
  6. foriro de okupaj armeoj el Rusio;
  7. restarigo de sendependeco de Belgio;
  8. redono de Alzaco kaj Loreno al Francio;
  9. refaro de italaj landlimoj;
  10. rekono al rajto de aŭtonoma disvolvigo al popoloj de Aŭstrio-Hungario;
  11. restarigo de Rumanio, de Serbio kaj Montenegro kaj rajto de vojo al maro por Serbio;
  12. rekono de rajto al aŭtonoma disvolviĝo de Turkio kaj daŭra malfermo de marvojo inter la Nigra Maro kaj Mediteraneo;
  13. sendependeco de Pollando;
  14. kreado de Ligo de Nacioj.

Dum lia administrado (1913-1921) okazis;

  • 1913 - Leĝo de la Federala Rezervo (Federal Reserve, speco de nacia valut-banko}
  • 1914 - Revolucio en Meksiko kaj la usona impliko
  • 1915 - La subakvigo de la Lusitania far germana submarŝipo
  • 1917 - Deklaro de Milito kontraŭ Germanio- la 6-an de aprilo
  • 1918 - Armistico kun Germanio - la 11-an de novembro
  • 1919 - Prohibicio de Alkoholaĵoj (18-a Amendo)
  • 1920 - Usono ne ratifikis la Ligon de Nacioj.
Antaŭe:28-a Prezidento de UsonoPoste: 
William H. Taft1913-1921Warren G. Harding